Vizitu Forumon

Intertraktis Obama kaj Abe

(GMT+08:00) 2014-04-24 15:39:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Matene de la 24a de aprilo en Tokio usona prezidento Barack Obama intertraktis kun japana ĉefministro Shinzo Abe. Ili interŝanĝis opiniojn pri fortigo de la usona-japana alianco kaj la interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco. Tio estas la refoja vizito de Obama al Japanio post tri jaroj kaj duono kaj ankaŭ la unua vizito de usona prezidento kiel ŝtata gasto al la lando post 18 jaroj.

Antaŭ tio Obama ĉeestis la bonvenigan ceremonion en la imperiestra palaco de Japanio kaj renkontiĝis kun geedzoj de la japana imperiestro. Je la 10a horo kaj 30 minutoj li komencis la intertrakton kun Abe en hotelo en Tokio. Abe diris, ke li esperas, ke la japana-usona alianco ludos gvidan rolon por firmigi pacon kaj prosperon de Azi-Pacifiko. Obama respondis, ke la usona-japana alianco estas la bazo de azi-pacifika sekureco, kaj li kredas, ke la du flankoj akiros novan progreson.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto