Vizitu Forumon

Ĉefo de New Komeito kritikis Abe pri forigo de malpermeso al rajto pri kolektiva defendo

(GMT+08:00) 2014-04-24 15:48:20     Redaktoro:Yu Rongkang

La 23an de aprilo Yamaguchi Natsuo, ĉefo de la partio New Komeito de la reganta koalicio de Japanio, kritikis ĉefministron Shinzo Abe, ke li intencas forigi la malpermeson de la rajto pri kolektiva defendo per flekseblaj rimedoj.

Yamaguchi Natsuo diris tiuvespere en televida programero, ke Abe intencas forigi la malpermeson de la rajto pri kolektiva defendo per ŝanĝo de la registara interpreto pri artikoloj de la konstitucio; tio estas unuflanka ago ignoranta la nacian volon.

Li kontestis la aserton de la registaro de Abe pri limigita plenumo de la rajto pri kolektiva defendo. Li asertis, ke se oni permesas al la registaro plenumi la rajton pri kolektiva defendo, la starpunkto kaj interpreto malakordos kun tiuj de kelkaj antaŭaj registaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto