Vizitu Forumon

La plej granda fervojmodelo en la mondo

(GMT+08:00) 2014-04-28 11:23:49     Redaktoro:Xiong Linping

Raportis la brita ĵurnalo Daily Mail en la 22a de aprilo: Bruce Williams Zaccagnino, viro el Flemington, la ŝtato Nov-Ĵerzejo, Usono, permane faris en 16 jaroj la plej grandan fervojmodelon en la mondo.

Laŭ la raporto, en la modelo troviĝas, krom zigzaga trako ĉirkaŭ dek kvin kilometrojn longa, 100 trajnoj, 400 pontoj, 3 000 minikonstruaĵoj, 50 000 arboj, 50 000 stratoj, kaj eĉ unu grandega ponto unu metron longa, super kanjono. Tiun ĉi supermezuran modelon Zaccagnino nomis Northlandz.

De la infaneco Zaccagnino ŝatas modelon de fervojo. Li komencis tiun ĉi laboron en la keletaĝo, kaj lia edzino lin helpis. En 1997 la laboro en la keletaĝo finiĝis. La publiko povas spekti la grandiozan mirindaĵon.

Zaccagnino diris: "Multaj vidindaĵoj en la modelo devenis de pejzaĵoj kaj konstruaĵoj simbolantaj sian lokon en la mondo, ekzemple de svislanda vilaĝo kaj iulanda metropolo. Kaj iuj partoj de la modelo montras la evoluan historion de la usona fervojo."

Intervjuate, Zaccagnino parolis al raportisto, ke por konstrui tiun ĉi plej grandan fervojmodelon, li laboris preskaŭ 18-19 horojn en ĉiu tago, sen ripoza tago en tuta jaro. Post la laboro, pli kaj pli multaj vizitantoj venas pro admiro al la granda verko. Multaj el alvenantoj nomas tiun ĉi eksterordinaran mirindaĵon "monda spektaklo".

La Guinness-libro de rekordoj jam prenis la verkon de Zaccagnino kiel la plej grandan modelon de la mondo en la samspecaj modeloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto