Vizitu Forumon

Kuafu postkuris la sunon

(GMT+08:00) 2014-04-30 11:06:28     Redaktoro:Pluveta

Laŭdire, vivis homo nomata Kuafu. Iutage kiam li vidis la sunon subiranta, subite stranga ideo venis al li en la kapon. Li pensis en si: post la subiro de la suno nokto vualos la teron. Mi ne ŝatas nokton, sed lumon. Mi devas postkuri la sunon por ĝin kapti.

Pensante, Kuafu ekmovis siajn longajn krurojn kaj ekpaŝegis por postkuri la subirantan sunon. Li postkuris kaj postkuradis. Li kuregis tiel rapide, ke en palpebruma daŭro li jam kuris kvincent kilometrojn. Fine li atingis la lokon Yugu, sekvante la sunon.

Yugu estis loko de la sunsubiro. Antaŭ Kuafu estis grandega fajra bulo. Li jam envenis en luman mondon, kaj ĝojo levis siajn manojn por kapti la grandan ruĝan bulon.Ĝuste tiam li subite sentis neelteneble nervozan soifon. Pro la bruligo de la ardega suno kaj longtempa kurado, Kuafu sentis teruran lacon.

Li povis nur provizore rezigni la sunon kaj sin klinis por trinki akvon en la Flava Rivero kaj Weihe-rivero. Je palpebrumo la akvo de la du riveroj estis eltrinkita de li. Tamen la nervoza soifo ankoraŭ forte atakis lin.Li kuris norden por trinki la akvon de Daze-lago norde de la monto Yanmen. La lago larĝis kaj longis respektive je kvincent kilometroj kaj estis loko de generado kaj plumŝanĝo de birdoj. La akvo en la lago povus kvietigi la soifon de la giganto serĉanta lumon.

Bedaŭrinde, antaŭ ol atingi la lokon, li mortis de soifo. Li falis kvazaŭ monto. Lia falo surprizis la teron, montojn kaj riverojn kaj ili ĉiuj muĝis pro li. Tiam la suno estis subiranta ĉe Yugu kaj radiis al lia vizaĝo siajn lastajn brilajn sunradiojn. Kun bedaŭro Kuafu rigardis la subirantan sunon kaj veante ĵetis antaŭen lambastonon kaj mortis.

Sekvantan matenon, kiam la suno leviĝis de la oriento kaj karesis la teron per sia ora brilo, oni trovis, ke Kuafu, kiu mortis hieraŭ sur la stepo, jam fariĝis granda monto. Norde de la monto vidiĝis persika arbaro kun densaj verdaj folioj kaj abundo da freŝaj fruktoj. Laŭdire, la arbaro estis transformita el la lambastono forĵetita de Kuafu. Li donacis la freŝajn fruktojn al homoj serĉantaj lumon, por ke ili estu vigloplenaj kaj brave antaŭenmarŝu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto