Vizitu Forumon

Elementlernejaj lernantoj kun vindotukoj

(GMT+08:00) 2014-05-05 13:40:04     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo The Independent en la 28a de aprilo, lastatempe, Britio faris grandskalan enketadon, kaj tiu enketo montras, ke en la tuta Britio estas 1 600 infanoj pli ol 5 jarojn aĝaj, kiuj devas porti vindotukojn, kiam ili vizitas lernejon. Cetere, multaj lernaĝaj infanoj ankoraŭ ne scias kiel uzi necesejon; eĉ 15-jara knabo ne povas sin servi en necesejo.

La novaĵa TTT-ejo Ĉielo konfidis tiun ĉi enketadon al la Brita Nacia Fondaĵo por Eduka Esplorado. En ĉi enketado partoprenis 602 instruistoj el elementaj lernejoj kaj 561 instruistoj el mezgradaj lernejoj. La rezulto montras, ke eĉ 15-jaraĝa lernanto, kiu ne havas malsanon kaj mensan problemon, pro manko de trejnado, ne scias sin servi en necesejo. Kaj cetere, 9% de la lernejestroj kaj altgradaj instruistoj asertis, ke en la jaro 2013 estis infanoj en aĝo de 5 ĝis 7 jaroj, kiuj devas porti vindotukojn por viziti lernejon; kaj 5% de la instruistoj ankaŭ tiel diris.

Se la donitaĵo ĉi-supre menciita havas reprezentecon por la britaj lernejoj, tio do signifas, ke en Britio estas 1 600 infanoj pli ol 5 jarojn aĝaj, kiuj devas porti vindotukojn por viziti lernejon, kaj la nombro estas dekono de la samaĝuloj.

Samtempe kun tio, la enketo rivelas, ke pli kaj pli multaj lernaĝaj infanoj ankoraŭ ne scias kiel ĝuste uzi necesejon, kiam ili ekvizitas lernejon. Laŭ la enketo tiu ĉi fenomeno aperas ne nur en malriĉaj familioj. Tio rilatas, en granda grado, la okupitecan vivmanieron de gepatroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto