Vizitu Forumon

En Kurso de Minosun – Ĉina Interreto en Dudek Jaroj

(GMT+08:00) 2014-05-06 14:37:55     Redaktoro:Xiong Linping

P: Saluton, mi estas Pluveta.

M: Saluton, mi estas Minosun. Ni bonvenigas vin al la programero En Kurso de Minosun.

P: Ĉi-jare estas la dudek-jariĝo de la konektiĝo de Ĉinio al Interreto. En la dudek jaroj Ĉinio progresis rapide en la interreta industrio, kiu ŝanĝis multajn aliajn industriojn kaj ankaŭ la vivon de homoj.

M: Hodiaŭ ni parolas pri la evoluado de la ĉina interreto.

Kunsone: La 20an de aprilo 1994 Ĉinio konektis sin al Interreto kaj iĝis la 77a membro de la granda familio de Interreto. Post dudek jaroj multaj retanoj ankoraŭ klare rememoras la scenon de sia unuafoja aliro al reto. Ekzemple ĉi-sube estas paroltekstoj de du retanoj:

"Mia unuafoja enretiĝo okazis en 1998. Tiam oni interparolis en ĉambro de babilo, en kio mi sentis, ke Interreto ne estas tiel utila, kiel oni diris, ĉar babilo estas nur babilo, ĝi donis al mi ne pli multe."

"Kiam mi unuafoje aliris al reto, mi ŝajne estis lernanto en mezlernejo. En mia hejmo estis komputilo 586. Ĝi funkciis nur en konekto al telefonlineo, sed tiam la telefono ne povis esti uzata. Ricevi kaj sendi mesaĝon, por mi, estis eksterordinara mirindaĵo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto