Vizitu Forumon

Novaj atestoj malkaŝis perfortaĵojn de la japana armeo

(GMT+08:00) 2014-05-09 09:09:04     Redaktoro:Xiong Shan

Karaj amikoj, lastatempe la Jilin-provinca arkivejo trovis kaj aranĝis 89 arkivojn pri agresado de la japana armeo al Ĉinio. Tiuj arkivoj detale notis multajn krimojn de agresado de la japana armeo al Ĉinio kaj fariĝis solida atesto de la agresado.

La provinco Jilin estas unu el la lokoj plej longtempe okupitaj kaj serioze trafitaj. Mu Zhanyi, vic-estro de Jilin-provinca arkivejo, diris: "Jilin-provinca arkivejo posedis preskaŭ 100 mil arkivojn de la japana agresado al Ĉinio. Tiuj arkivoj notis diversajn agresadojn de Japanio. La valoro de tiuj historiaj materialoj estas tre granda kaj la arkivoj estas veraj registroj pri la japanaj agresadoj al Ĉinio."

Jiang Lifeng, esploristo de japana esplorejo de Ĉina Socia kaj Scienca Akademio, opiniis, ke tiuj arkivoj havas grandan kaj longedaŭran historian signifon el anguloj de japana militarisma historio kaj la esploro pri japana historio, kaj havas grandan realan signifon por repuŝi dekstran eldiron de japana ĉefministro Shinzo Abe. Li diris: "Shinzo Abe diris, ke la agresadoj estas ne difinitaj. Li neas tiujn agresadojn en moderna historio. Kiel ni rebatas lin? Ni devas trovi kaj preni tiujn arkivojn de la japanaj agresadoj al Ĉinio. Tiuj arkivoj estas precizaj kaj profundaj materialoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto