Vizitu Forumon

Nifo Bombis Bazon de Talibanoj

(GMT+08:00) 2014-05-12 11:33:30     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 8a de majo, kaŭze de tio, ke NATO estas retiranta siajn trupojn el Afganio, la afgana popolo urĝe bezonas diversajn rimedojn por malebligi la denovan regadon de la ekstremistoj, verŝajne, interalie nifon: lastatempe unu soldato de la usona marinfanterio garnizonanta en Afganio videokamerais misteran nifon, kiu ŝvebis super la bazo de la Talibanoj kaj poste bombe atakis ĝin.

Laŭinforme, tiu ĉi peco de video estis filmita per kamerao en marto de 2014 kaj ĉe blendita trupo, de usona garnizonano en Afganio. La video montras, ke unu stranga triangula objekto pendas proksime en la aero. Ĝi moviĝas malrapide, kaj poste de ĝia subo, verŝajne, eliĝis senbrua ekbrilo. En la momento tiu ĉi mistera objekto, ŝajne spaca armilo, eligis grandan sonon de bombado: ĝi atakis la bazon de la Talibanoj; la atakinto tuj estis vualita de la densa fumo.

Kiam la fumo forpeliĝis, la filmanto donis la nifon ekstran planon: tiu ĉi objekto, laŭaspekte, similis neniun el la usonaj senpilotaj aviadiloj nun ekzistantaj. NATO planis retiri siajn trupojn el Afganio en la fino de la jaro 2014, kaj pro tio multaj havas timon, ke la afganaj armeo kaj polico ankoraŭ ne estas pretaj por preni la pezajn taskojn gardi la sekurecon de la ŝtato. Se tiu ĉi nifo estus veninta el ekster la spaco, tio do, por la afgana registaro apogita de la Okcidento, simple estus ĝustatempa pluvo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto