Vizitu Forumon

Pintkonferenco de ASOAL fokusiĝas je konstruado de komunumo

(GMT+08:00) 2014-05-12 10:27:05     Redaktoro:肖恒刚
Dimanĉe en birma ĉefurbo Nejpjido fermiĝis la 24a Pintkonferenco de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). La konferenco publikigis Deklaron de Nejpjido por finkonstrui la komunumon de la sudorient-aziaj landoj antaŭ 2015.

En la deklaro gvidantoj de la sudorientaziaj landoj asertis la urĝecon por sukcese finkonstrui la komunumon de la asocio antaŭ 2015. La deklaro montras, ke la komunumo sukcesos, nur se la landoj kontinue klopodos por profundigi kaj vastigi la integriĝan procezon, malgrandigi la diferencon de evoluo inter membroj de la asocio kaj fortigi la kapablon ĝusttempe trakti komune prizorgatajn demandojn de la asocio.

La deklaro rimarkigas, ke membroj de la asocio devas fortigi la interligon, altigi la efikecon de institucioj kaj mekanismoj de la asocio, rapidigi per konkretaj programoj kaj aktivaĵoj la efektivigon de restaj taskoj de la Vojmapo de Komunumo de la Asocio por la Periodo de 2009 ĝis 2015 kaj garantii finplenumon de la plano pri disvolvado de la komunumo post 2015 en difinita tempo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto