Vizitu Forumon

Intervjuo al Li Zhipeng, ĝenerala vicsekretario de Monda Hortikultura Ekspozicio 2014 en Qingdao

(GMT+08:00) 2014-05-16 15:24:46     Redaktoro:Xiong Shan

La Monda Hortikultura Ekspozicio estas la plej altnivela faka internacia ekspozicio kaj estas granda kunekspozicio de perfekta hortikulturo kaj raraj plantoj. De la jaro 1960, kiam okazis la unua Monda Hortikultura Ekspozicio, la skalo de la Monda Hortikultura Ekspozicio pli kaj pli vastiĝas kaj la ekspozicio alportas grandan internacian influon kaj resuman profiton al la organizinta loko.

La urbo Qingdao de Ĉinio organizas la Mondan Hortikulturan Ekspozicion 2014 kaj pri la origina intenco, Li Zhipeng, ĝenerala vicsekretario de Monda Hortikultura Ekspozicio 2014 en Qingdao, diris: "En 2008 la urbo Qingdao prenis sur si la velŝipan konkurson de la Pekinaj Olimpikoj. Post tio, estas iu blanka periodo, tial Qingdao organizas tiun Mondan Hortikulturan Ekspozicion kaj volas porti riĉaĵon por la urbo."

Qingdao estas unu el la malfermaj marbordaj urboj de Ĉinio kaj havas sian propran kulturon kaj cirkonstancon. Do, kion oni povas rigardi en la Monda Hortikultura Ekspozicio en Qingdao? Li Zhipeng diris: "La ideo de ĉi-foja ekspozicio estas: nova ideo pri kulturo, scienca kaj teknika kreo kaj natura produkto. La nova ideo pri kulturo enhavas tri vortojn: fremdlandano, Ĉinio kaj Qingdao. Scienca kaj teknika kreo signifas, ke ni prezentas multajn altajn teknikojn, inteligentecan gvidadon kaj novajn teknologiojn, materialojn kaj instalaĵojn. En la flanko de natura produkto, ni prezentas marajn, terajn plantojn. Precipe la urbo Qingdao estas apudmara, tial en ĉi-foja ekspozicio oni konstruis maran plantan kaj animalan ekspoziciejon. Tio estas la unua fojo, ke la Monda Hortikultura Ekspozicio starigas maran plantan kaj animalan ekspoziciejon."

Li Zhipeng opinias, ke ĉi-foja ekspozicio alportas la ideon "De la Tero, por la Tero" al vizitantoj el diversaj landoj, regionoj kaj kulturaj fonoj. Krome la ekspozicio alportas grandan ŝanĝiĝon al la organizanta urbo. Li diris: "Unue, la sukceso de la ekspozicio certe altigos enlandan kaj eksterlandan reputacion de Qingdao. Due, la ekspozicio alportas grandan altiĝon por Qingdao en cirkonstanco. Trie, multaj civitanoj apud la ekspozicio estas profitaj de la ekspozicio."

En la jaro 2011, la urbo Xi'an okazigis la Mondan Hortikulturan Ekspozicion, post 2 jaroj, Ĉinio refoje gajnis ŝancon organizi la Mondan Hortikulturan Ekspozicion. Kial diversaj urboj de Ĉinio volas organizi la Mondan Hortikulturan Ekspozicion? Pri la kialo, Li Zhipeng diris: "En la unua flanko, oni proponis meti ekologian koston en la takson de la registaro. En la dua flanko, niaj multaj civitanoj bezonas tiun ekspozicion por plibonigi la cirkonstancojn kaj vivi plikomforte. "

La Monda Hortikultura Ekspozicio 2014 en Qingdao okazas de la 25-a de aprilo ĝis la 25-a de oktobro. Ni kune atentu tiun grandiozan ekspozicion!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto