Vizitu Forumon

Komplekso de Zhang Peng al muzeo

(GMT+08:00) 2014-05-16 16:25:41     Redaktoro:Pluveta

Volontula klarigisto estas speciala nomkarto de Ĉina Nacia Muzeo. Ili estas konfidaj kaj modestaj. Ĉiutage ili konigas rakontojn de ekspoziciaĵoj al la vizitantoj venintaj el la mondo. Zhang Peng estas unu el la 142 volontulaj klarigistoj de Ĉina Nacia Muzeo.

Zhang Peng klare rememoris, ke posttagmeze de iu tago en 2003, li unuafoje vizitis la Nacian Muzeon. Postnelonge li fariĝis volontula klarigisto tie. Ĝis nun li okupis la oficon 11 jarojn.

"Tiam mi estis universitata studento kaj tre ŝatis tiun laboron. Kiam mi laboris kiel volontula klarigisto preskaŭ 5 jarojn, la laboro jam fariĝis mia kutimo en semajnfino. Nun mi opinias, ke mi havas respondecon por konigi la historion kaj rakonton de tiuj ekspoziciaĵoj al la vizitantoj."

En la 2a jaro, kiam la Ĉina Nacia Muzeo publike absorbis volontulajn klarigistojn, Zhang Peng fariĝis unu el ili. Multiĝo de tiuj volontulaj klarigistoj mildigis la situacion de manko de klarigistoj. Tamen en la komenco Zhang Peng estis tre streĉa, kiam li estis laboranta. Zhang Peng diris,

"La klarigo devas esti scienca kaj ĝusta. La klarigisto nepre prezentu ĝustajn informojn al la vizitantoj."

Nun la Ĉina Nacia Muzeo havas preskaŭ 1,2 milionojn da ekspoziciaĵoj. Krom pli ol 10 konstantaj ekspozicioj en la muzeo okazis ankaŭ provizoraj ekspozicioj. Ĉiuj klarigistoj devas akcepti seriozan trejnadon por akiri la klarigan kvalifikon.

Kvankam Zhang Peng jam ne estas tiel streĉa kiel antaŭe, tamen li ankoraŭ estas serioza en la laboro kaj ofte freŝigas la enhavon por interesigi la klarigadon. Li elspezis plimulte da tempo por klarigi provizorajn ekspoziciojn.

Dum la pasintaj 11 jaroj, Zhang Peng iam estis studento, asistanto de advokato, laboranto de fremdlanda entrepreno kaj oficisto de ŝtata entrepreno. Tamen ne ŝanĝiĝis lia amo al la muzeo kaj la klarigista laboro.

"Tiuj ekspoziciaĵoj jam fariĝis miaj amikoj. Plimultaj vizitantoj volas scii la rakontojn de la ekspoziciaĵoj. Klarigado jam estas interfluo inter klarigistoj kaj vizitantoj."

Zhang Peng opinias, ke nun muzeo jam fariĝis nemankigebla parto en la vivo de popolanoj. De la lastaj 3 jaroj multiĝas la nombro de vizitantoj al la Nacia Muzeo je 2 milionoj da homfojoj ĉiujare. Tial la vivo de Zhang Peng estas okupita kaj enhavoriĉa. Laŭ sia kalkulado, Zhang Peng laboris en la muzeo pli ol 100 horojn en unu jaro.

Laklarigado alportis rikolton kaj ekscitecon al Zhang Peng. Li diris,

"Multaj homoj elektis la laboron, ĉar ili trovis ĝojon dum la servado kaj transdonis sciojn kaj ĝojon al la vizitantoj. Ekzemple, iutage mi planis fari klarigon pri ekspozicio de bronzaĵoj je la 13a horo kaj 30 minutoj. Iu junulo sciis, ke mi ofte plifrue venis, do ankaŭ li venis plifrue por babili kun mi. Li diris al mi, ke kiam li estis knabo, mi klarigis la rakonton de iu fama bronzaĵo al li, kaj nun li iros al alia urbo por laboro kaj adiaŭis al mi."

Zhang Peng diris, ke li jam metis sian revosemon en la Nacia Muzeo. Karaj amikoj, finiĝis nia programero, dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto