Vizitu Forumon

Okazis la 5-a Ĉina Seminario de E-Instruado en Changzhou

(GMT+08:00) 2014-05-22 16:52:15     Redaktoro:Li Lu

De la 16-a ĝis la 18-a de majo, okazis en urbo Changzhou la 5-a Ĉina Seminario de E-Instruado sub la aŭspicio de Ĉina Esperanto-Ligo kaj asistoj de Changzhou-a Esperanto-Asocio kaj Changzhou-a Dongfang Elementa Lernejo. Temas pri la E-Instruado en elementaj lernejoj. La inaŭguro okazis en ŝtupara kunvenejo de Dongfang Elementa Lernejo. Prezidanto de KAEM Wang Ruixiang ĉeestis al la inaŭguro kaj faris salutparolon:

Dongfang Elementa Lernejo havas bonan tradicion propagandi kaj instrui Esperanton. Jam antaŭ tridek jaroj, oni ekelvolvis la trejnadon super junaj instruistoj. La lernejo konstante listigas la E-lecionojn en sia instrua programo. Pere de Esperanto Dongfang Elementa Lernejo ĝemeliĝis kun japana Yusumi Elementa Lernejo en la jaro 1996.

La E-instruado en Dongfang Elementa Lernejo estas karakteriza. Juna instruistino Chen Ye (Brila) donis demonstran lecionon por la Seminario. Ŝia tenera voĉo kaj bela tono kvazaŭ printempo karesas la geknabojn, kiuj sin banas en verda lumo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto