Vizitu Forumon

Inaŭguriĝos la 1a Srilanka Kongreso de Esperanto (23a-25a de majo)

(GMT+08:00) 2014-05-23 09:24:27     Redaktoro:Ĝoja

Informo el fejsbuko kaj koncernaj retpaĝoj

La 24an de majo en la urbo Ja-Ela solene malfermiĝos la 1a Srilanka Kongreso de Esperanto kun la temo "Esperanto en Miraklo de Azio". Al la kongreso ĉeestos Urbestro de Ja-Ela.

Post jardekoj de civila milito Srilanko atingis pacan epokon. En oficialaj komunikoj, sur emblemoj oni ofte vidas la sloganon apud la nomo de la lando: "Miraklo de Azio". La disvolviĝoj ekonomia, konstrua, socia kaj kultura rimarkeblas en la tuta lando.

Esperanto povas kontribui al tiu harmoniga, interpaciga procezo, kiel ilo plej adaptita kaj kapabla por justa komunikado en plurkultura, plurlingva, plurreligia socio.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto