Vizitu Forumon

La distanco inter la kulturo kaj la arto estas ne plu malproksima

(GMT+08:00) 2014-05-23 08:57:34     Redaktoro:Xiong Shan

Malsame al ordinaraj tagoj, matene de sabato la strato Chang'an en Pekino estas tre kvieta. Sed homoj jam formis longan vicon antaŭ la pordo por rigardi la ekspozicion en la Nacia Muzeo de Ĉinio, kiu troviĝas en oriento de Tian'anmen Palaco. Rigardi ekspozicion en la Nacia Muzeo de Ĉinio jam fariĝas ofta okazaĵo de la homoj en semajnofinoj.

Liu Li, laboristino de la Nacia Muzeo de Ĉinio pri konsultiĝa servo, diris, ke la muzeo establis diversajn ekspoziciejojn laŭ enhavo de la ekspozicioj kaj starigis diversajn zonojn laŭ roloj de la ekspozicioj por kontentigi vizitantojn en diversaj aĝoj kaj kun diversaj scioj kaj altiri pli kaj pli multajn homojn eniri la muzeon.

Liu Li diris: "Mia plej profunda sento estas, ke vizitantoj estas el pli kaj pli multaj rondoj kaj studentoj pli kaj pli atentas la muzeon. La gepatroj pli atentas edukadon de infanoj pri la kulturo de muzeo. Ankaŭ pliiĝis la nombro de la kamparanoj viziti la muzeon. Eble ili ne havas altan kulturan nivelon, kiam ili eniris al la muzeo, ili ofte demandis, kie estas la nacia trezoro. Homoj estas fieraj pro tio, kiam ili venas al Pekino, ili rigardas la nacian trezoron. La Nacia Muzeo de Ĉinio ne plu estas malproksima al la homa vivo, sed fariĝas kultura libera amuzejo kaj pli kaj pli proksimiĝas al la homa vivo."

Zhang Peng, kiu estas volonta klarigisto de la Nacia Muzeo de Ĉinio, havas saman senton kun Liu Li. Kiel volonta klarigisto, li jam havas dekjaran sperton. Dum kontaktado kun vizitantoj, li profunde sentas la ŝanĝiĝon de ili pri la scio de la muzeo kaj atestas la formiĝon de la kulturo de muzeo.

Zhang Peng diris: "Mia profunda sento estas, ke homoj havas grandan ŝanĝiĝon de la kono pri la muzeo. Antaŭe ili opiniis, ke la muzeo estas malproksima, sed nun ili opinias, ke la muzeo estas loko por lerni dum la tuta vivo kaj estas loko por socia publika edukado en la homa vivo. Antaŭe oni venis al la muzeo nur unufoje, sed nun mi ofte vidas konatojn. Kiam mi konigas la bronzan arton, iu knabo eble aŭskultas trifoje aŭ kvarfoje. La plej granda ŝanĝiĝo estas, ke homoj pli kaj pli ofte iras al la muzeo kaj pli kaj pli ŝatas ĝin."

Sinjoro Zhou el Nanjing ne bone memoras la nombron de siaj vizitantaj fojoj al la Nacia Muzeo de Ĉinio. Li diris, ke ĉiuj en la muzeo estas intimaj por li. Ĉiufoje li venis al la muzeo, li kostis unu tagon en tie. Li opiniis, ke la muzeo estas same kiel la akceptejo de sia hejmo. Se oni volas konigi iun urbon, iun landon, do oni certe devas viziti sian muzeon. Li diris: "La muzeo havas grandan influon al la socio. Precipe en lastaj jaroj, preskaŭ ĉiuj muzeoj estas malfermaj al la publiko. Mi opinias, ke kiam mi iras al iu urbo, mi volas unue viziti ĝian akceptejon, nome la muzeo, por rigardi trezorojn de la urbo. Se vi venos al Pekino, Ĉinio, do vi certe vizitos la Nacian Muzeon de Ĉinio."

Lastatempe Ĉinio pli kaj pli atentis la konstruadon de la muzeoj. Ĝis la fino de la jaro 2013 Ĉinio sume havis 3, 866 muzeojn kaj ĉiujare la nombro pliiĝis je 200. Samtempe por kiel eble plej multe altiri la vizitantojn, en la komenco de la jaro 2008 Ĉinio publikigis, ke la publikaj muzeoj, memorigaj haloj kaj modelaj bazoj por nacia patriotisma eduko plenumas senpagan malfermadon. Tio liveras kondiĉon por ke pli multaj homoj vizitu la muzeojn. Ĝis nun estas pli ol 2, 500 muzeoj, kiuj plenumas senpagan malfermadon kaj ĉiujare 56 mil vizitantoj vizitas la muzeojn.

Huang Chen, estro de socia eduka kaj propaganda departemento de la Nacia Muzeo de Ĉinio, opinias, ke la laboro de ĉinaj muzeoj eniris al nova disvolva periodo. La kulturo de la muzeo havas intiman rilaton al la homa vivo.

Huang Chen diris: "Estas la sesa jaro post kiam la muzeoj plenumis senpagan malfermadon en la jaro 2008. La forteco kaj nivelo de la muzeoj pri publika servo havas grandan ŝanĝiĝon kompare kun tiu en la jaro 2008. Oni faris multajn laborojn de la muzeoj por influi kaj altiri la lokajn vizitantojn. La funkcio de la muzeoj en la kultura vivo de la civitanoj estos pli kaj pli elstara."

Dum la intervjuado, raportistoj rekontiĝis kun vizitantoj, kiuj venis per longa vojo, juna patrino kun sia infano, studentoj en alta lernejo, kemia instruisto el Usono, ktp.. Oni kredas, ke deversaj ekspozicioj en la muzeoj sendaŭre abundiĝos kaj la kultura atmosfero de la muzeoj pli kaj pli densiĝos, sekve de tio, ĉiuj vizitantoj povos havi rikolton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto