Vizitu Forumon

24-hora librovendejo Boshuwu

(GMT+08:00) 2014-05-23 16:07:13     Redaktoro:Pluveta

Boshuwu estas la 1-a privata 24-hora librovendejo en Pekino. Ĝi areas je 1 200 kvadrataj metroj kaj estas ornamata. Laŭplane Boshuwu estos malfermita en la fino de julio.

Boshuwu situas en la zono de eldona kaj kreada industrio en Deshengmenwai, Pekino. Ĝi estas investita de Pekina Kultura Amaskomunikila Kompanio Jingdianbowei. Ĝenerala direktoro de la kompanio Chen Liming diris, ke Boshuwu ne nur estas 24-hora librovendejo, sed ankaŭ kultura sintezaĵo el libroprezentejo, kafejo, teatrejo, diĝita legareo kaj legareo por infanoj.

La kompanio Jingdianbowei jam faris longan planadon por funkciigi la 24-horan librovendejon. Ĝis novembro de 2013 Chen Liming opiniis, ke estas maturaj la kondiĉoj por funkciigi la librovendejon. Laŭ li la 24-hora librovendejo ne multe diferencas de ordinaraj librovendejoj, nur kun la malsameco, ke la funkciada kosto estas pli granda. Sed samtempe la librovendejo helpas starigi la kulturan markon de la kompanio kaj alporti kulturan intereson al la legantoj.

Al la estontaj malfaciloj dum la funkciado de Boshuwu Chen Liming jam pretas por respondi. Li diris, ke la nombro de legantoj eble ŝanĝiĝos en malsamaj sezonoj, tial Boshuwu establos manĝzonon por la legantoj. Cetere oni devas pagi monon por partopreni en kursoj kaj simpozioj.

Nun Boshuwu estas funkciata de la kompanio Jingdianbowei. Chen Liming diris, ke li jam petis monsubtenon de la koncernaj departementoj.

Ekde la 8a de aprilo, 2014, Sanlian-librovendejo komencis funkcii 24 horojn ĉiutage. Kiel ĝi nun funkcias? Laŭinforme ekde la 8-a de aprilo ĝis la 8a de majo la totala enspezo de la librovendejo Sanlian kalkuliĝas al 2,25 milionoj da juanoj. Interalie la enspezo en noktoj atingis 820 mil juanojn. Post la ferioj de Labora Tago iomete reduktiĝis la enspezo. Nun jam stabile funkcias la librovendejo Sanlian.

La respondeculo de Sanlian-librovendejo konigis, ke en semajfino la vendenspezo estas alta. Antaŭ la 22-a horo estas multaj legantoj je diversaj aĝoj, sed post la 22-a horo junuloj estas ĉefaj.

Pri la 24-hora librovendejo Sanlian vicestro de Esplorejo de Kultura Industrio sub Pekina Universitato Chen Shaofeng opiniis, ke tia 24-hora librovendejo nek komformas al la leĝo de industria funkciado, nek disvolvas la industrion. Se oni uzos milionon da juanoj por kontentigi la postulon de dekoj da legantoj, tio estos malŝpara ago.

Tamen ankaŭ multaj homoj subtenas la agon de Sanlian-librovendejo. La kreinto de Abelo-librovendejo Zhang Yehong opiniis, ke Pekino tre tre bezonas tian librovendejon. La legantoj verŝajne akceptas spiritan masaĝon vizitante la librovendejon.

Kiom da 24-horaj librovendejoj iu urbo bezonas? Specialistoj opinias eble unu. La librovendejo devas liveri ne nur librojn, sed ankaŭ spiritan nutraĵon kaj ampleksajn servojn.

Karaj amikoj, finiĝis nia programero. Dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto