Vizitu Forumon

Kiel luksaĵo esti luksa

(GMT+08:00) 2014-05-28 18:00:42     Redaktoro:Li Lu


Kiun markon vi memoras kiam ni priparolas luksaĵojn? La luksaĵo kaj luksaĵa marko havas delikatan diferencon, antaŭ ol mi faras hodiaŭan programeron, mi trovis kelkajn informojn, inkluzive de la signifo de luksaĵo, diversaj konoj kaj komprenoj de diversaj homoj.

Unue, ni kune konu la ĝeneralan signifon de luksaĵo, luksaĵo estas difinita kiel konsumaĵo, ĝi havas specialan, raran kaj altvaloran karakterizaĵojn, ĝi ankaŭ esti nomata kiel nenecesaĵo. Ĉu vi konsentas pri la klarigo? Ĉu vi aĉetis luksaĵojn? Ĉu vi memoras kiam vi unuafoje aĉetis luksaĵon kaj kio ĝi estis?

Antaŭ nelonge, iu raporto pri la tutmonda luksaĵo estis publikita, la raporto faris pluapaŝan kaj pli detaleman klasifikon al la luksaĵo, pli multaj luksaj markoj estis enlistitaj, inkluzive de la tutmondaj altnivelaj markoj pri veturiloj, vestoj, juveloj, ledaĵoj, parfumoj, ŝuoj, mebloj kaj elektronikaj produktaĵoj.

Parolante luksaĵojn, virinaj okuloj eble ĉiam brilas, multaj el ili povas paroli pri luksaĵoj kaj luksaj markoj, kvazaŭ ili kalkulis siajn familiajn trezorojn. Kvankam multaj virinoj konas luksajn markojn, tamen ne ĉiuj povas pagi ilin. Se ili volas vivi bonnivelan kaj luksan vivon, ili havas bonan rimedon, kio ĝi estas? La duamana vendejo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto