Vizitu Forumon

Dong Yin, profesia klarigisto de Ĉina Nacia Muzeo

(GMT+08:00) 2014-05-28 16:31:12     Redaktoro:Pluveta

Oriente de Tian'anmen-placo solene staras la arteca domego Ĉina Nacia Muzeo. La muzeo kun riĉaj ekspoziciaĵoj prezentas ĉiujn momentojn de la 5-mil-jara historio de Ĉinio.

Ĉi tie laboras amaso da viglaj kaj spertaj junuloj. Kiel profesiaj klarigistoj ili staras ĉe la fronto, rakontas la kulturon kaj arton kaj estas ponto inter la vizitantoj kaj la muzeo. Dong Yin, diplomiĝinto de Ĉina Amaskomunikila Universitato, estas unu el ili. En 2011, post serioza elektado li fariĝis profesia klarigisto de Ĉina Nacia Muzeo.

Menciante pri la muzeo Dong Yin estas tre fiera kaj memfida.

"Nia muzeo prenas Gvidpozicion en Ĉinio kaj Unua-klason en la Mondo kiel la direkton. La muzeo disvolviĝas dependante de talentuloj, akademioj kaj ekspoziciaĵoj. Mi opinias, ke la Nacia Muzeo de Ĉinio estas pra-templo de ĉina kulturo. Ĝi prezentas la 5-mil-jaran historion de Ĉinio."

La fiero kaj memfido sin kuraĝigis Dong Yin en laboro. Kiel profesia klarigistoj Dong Yin kaj liaj kolegoj laŭtempe faris klarigadon ĉiutage. La klarigado temas pri diversaj ekspozicioj. Cetere multaj provizoraj ekspozicioj postulas, ke la klarigistoj verku kaj memoru la klarigan tekston en mallonga tempo. Dong Yin diris,

"Estas iomete malfacila la laboro de klarigisto, ĉar oftege ŝanĝiĝis la ekspozicioj en la muzeo. Ni devas senĉese lerni kaj memori por bone klarigi diversspecajn ekspoziciojn."

Sekve de riĉiĝo de ekspozicioj en la Nacia Muzeo vizito al muzeo jam fariĝis parto de la popola vivo. Tio postulas, ke la klarigistoj havu pli multajn fakajn sciojn.

Per scioj klarigistoj kontentigis la bezonojn de vizitantoj. Ili ankaŭ altigis la klarigan nivelon per interfluo kun multaj fakaj vizitantoj. Klarigisto ludas la pontan rolon inter la muzeo kaj la vizitantoj.

En la ekspoziciejoj de la Nacia Muzeo de Ĉinio, la vizitantoj spektas la ekspoziciaĵojn kun scivolemo kaj sopiro. La klara klarigado povas gvidi ilin ĝui en historia koridoro. Dum la klarigado, Dong Yin kaj liaj kolegoj pli bone konas la brilan historion de Ĉinio kaj aliaj landoj. Ili pasigis la junecon per pena laborado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto