Vizitu Forumon

Petro Poroshenko elektiĝas kiel nova prezidento de Ukrainio

(GMT+08:00) 2014-05-30 09:55:59     Redaktoro:Selena

La 29-an de majo la elekt-komitato de Ukrainio publikigis finan rezulton de la prezidenta elektado, kiu montris, ke Petro Poroshenko estas en la unua loko kun 54,7% da voĉoj kaj elektiĝas kiel nova prezidento. Laŭ decido de la ukraina Konstitucia Kortumo la oficperiodo de la nova prezidento, antaŭtempe elektita, ankoraŭ estas 5 jaroj.

Laŭ difino de la elektada leĝo de Ukrainio, homo, kiu gajnas pli ol 50% da voĉoj en la unua-raŭnda balotado, rekte elektiĝas kiel prezidento. Fakte la rezulto de la opinisondo en la 25-a de majo jam montris, ke Petro Poroshenko venkis en la prezidenta elektado. Lastatempe li esprimis al mediatoj, ke estonte la ukraina registaro prioritate traktos eŭropan integrecon, kontraŭkorupton kaj reprenon de Krimeo.

Usono, Rusio kaj EU sinsekve publikigis deklaron post finiĝo de la ukraina elektado kaj esprimis volon fari dialogon kaj kunlaboron kun la nove elektita prezidento de Ukrainio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto