Vizitu Forumon

Rektorino de Dongfang Elementa Lernejo parolas pri E-instruado

(GMT+08:00) 2014-06-03 19:13:22     Redaktoro:Li Lu

Karaj aŭskultantoj, antaŭ nelonge okazis la 5-a Seminario de E-Instruado en Changzhou. Dongfang Elementa Lernejo de Changzhou gastigis la seminarion. Dum la seminario tre brilas la punkto, ke oni unuafoje invitis la Rektoran Forumon. Kvar rektoroj, en kies lernejoj funkcias Esperanto-kurso, venis respektive el Pekino, Taiyuan (Shanxi), Zhenjiang (Jiangsu) kaj Changzhou (Jiangsu). Ili faris prezentadon pri E-instruado kaj interŝanĝis kiel promocii E-instruadon en elementa lernejo. Profitante la okazon, raportisto faris intervjuon kun Liu Lixia, rektorino de la gastiganta lernejo Dongfang.

"E-instruado en Dongfang Elementa Lernejo (mallongigo: Dongfang) havas bonan tradicion. Ekde la fondiĝo de Changzhou-a Esperanto-Asocio en 1984, Dongfang jam funkciigis Esperanto-kurson. Dum la pasintaj tridek jaroj, ni semas la ideon pri paco, amikeco kaj amo inter lernantoj. Ni ĉasas por lernantoj gajan vivon kaj sanan kreskon."

Tion diris Liu Lixia en sia prezidado por la seminario. Liu Lixia eklaboris kiel rektoro de Dongfang en 2007. Sed antaŭ tio, ŝi jam multe informiĝis pri la E-instruado en la lernejo. Ŝi transprenis la stafeton daŭrigi la bonan tradicion, kaj zorgeme flegas la laboron kiel gravan taskon. Ŝi diris, ke la 5-a Seminario de E-Instruado donis honoron kaj ŝancon por la lernejo Dongfang..

Menciinte la instruadon de Esperanto en Dongfang,oni nepre parolas pri la nomo Takeuti Yoŝikazu, la karmemora amiko estis prezidanto de la Japan-Ĉina Amikeca Asocio de la urbo Takatsuki, kaj ankaŭ prezidanto de la urba Esperanto-Asocio. Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio rememoris la meritoplenan figuron:

"Kiam nia Esperanto-asocio fondiĝis en 1984, Esperanto-Redakcio elendis la inform. Kaj japana veterana Esperantisto Takeuti Yoŝikatsu, kiu estis serĉante ŝancon amikiĝi kun ĉina urbo, kaptis la informon, kaj pere de la Radio kontaktis nin. Dank` al klopodado de gesinjoroj Takeuti, nia lernejo Dongfang kaj nia urbo respektive ĝemeliĝis kun la lernejo Yusumi Elementa Lernejo kaj la urbo Takatsuki."

Zhang Changsheng estis instruisto de Dongfang kaj nun kvankam estas bankisto, tamen multe prizorgis la E-instruadon en Dongfang. La kunlaboro inter Dongfang kaj CEA sukcesigis la ĉifojan seminarion.

Liu Lixia opiniis, ke la interfluoj kun japana Yusumi Elementa Lernejo grande akcelas la kvalitan edukadon en Dongfang. La ĝemeliĝo de ambaŭ lernejoj Dongfang kaj Yusumi larĝigas la horizonton de lernantoj. Ŝi montras, ke elvolvante la E-instruadon en la lernejo, oni akcentas la edukadon sciencan kaj kulturan. Pere de lernado de Esperanto, lernantoj havigis al si fidon en lernado de angla lingvo kaj aliflanke pli multajn ŝancojn elmontri sian talenton.

"Tio estas la stampo de Dongfang Elementa Lernejo. Ni postulas, ke ĉiuj lernantoj almenaŭ scipovu salutadon esperante, kaj diplomitoj de Dongfang almenaŭ posedas la scion pri Esperanto".

Tamen kiel rektoro de elementa lernejo, Liu Lixia sentive tuŝis la problemojn ekzistantajn en baza eduko de elementa lernejo. Unue, laŭ ŝi, necesas disvolvi ankoraŭ pli vastan interŝanĝon inter instruistoj kaj lernejoj. La klasĉambro estu la unua sceno de interŝanĝo. Tial ŝi la unua elmetis gastigi la seminarion pri E-instruado kaj Dongfang Elemena Lernejo estu la seminariejo.

Due, trejnado super instruistoj estas grava garantio por daŭrigi la instruadon. Liu Lixia fiere prezentis junan instruistinon Che Ye, kiu prenis la taskon lerni Esperanton tuj post eklaboro en Dongfang antaŭ tri jaroj. Kaj post unumonata lernado, ŝi eklernigis Esperanton. Laŭ ŝi la instruado progresigis la lernadon. Ŝia instruado estas karakteriza. En la seminario, ŝia demonstra instruado estis laŭdata.

Liu Lixia tre ĝojas, ke la seminario venigis instruist(in)ojn de aliaj tri lernejoj kun la rektoroj, Ŝi diris, ke la rektoroj el diversaj lokoj havas la saman idealon kun granda fido. Ŝi kredas, ke la interŝanĝo favoras la daŭrigon de E-instruado en ĉies lernejo. Ŝi esperas, ke E-instruado etendiĝos en ankoraŭ pli multajn elementajn lernejojn de Ĉinio.

En la jaro 2004, Dongfang estis juĝita kiel eksperimenta lernejo por instrui Esperanton, kaj en la jaro 2009 ĝi fariĝis elstara lernejo por demonstra instruado de Esperanto. kaj Chen Ye, laŭ konigo de Liu Lixia, estis elektita kiel vcisekretario de Ĉina Junlara Esperanto-Ligo.

Estante edukisto, Liu Lixia ne haltis en la jam akirita atingo, ŝia rigardo prudente direktiĝas al konkretaj aferoj. Ŝi esperas, ke oni laŭ eble plej frue aperigos novan lernolibron, kiu taŭgu por elementaj lernantoj, tiel ke oni havu la taksajn normojn por juĝi la instruadon kaj plue establu kompletan sistemon por la kursoj. Ŝiaopinie, se nur strukturiĝus la instruado kaj la juĝaj normoj, oni povus fari ankoraŭ penetran interŝanĝon. Krome, ŝi esperas, ke estos ŝtata kriterio taksi la instruadon, tio estos la beno al instruistoj kaj ankaŭ al lernantoj . .

Nun en Changzhou E-instruado jam disvastiĝas en iujn mezlernejojn kaj superajn profesiajn lernejojn. Liu Lixia tre kontentas pri tio, opiniante, ke E-instruado estas daŭripova en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto