Vizitu Forumon

La imperiestro Li Shimin de la dinastio Tang

(GMT+08:00) 2014-06-06 09:40:00     Redaktoro:Xiong Shan

Li Shimin, nomata Tangtaizong, estis la dua imperiestro de la dinastio Tang(626.9.4-649.7.10) kaj la titolo de la imperiestra regado estas Zhenguan. La signifo de lia nomo estas fari bonon al la homaro. Post la fondiĝo de la dinastio Tang, li finis la periodon de diversaj reĝimoj kaj fondis la unuigitan ŝtaton. Li Shimin estis eminenta militisto, politikisto. Li faris meriton por la fondiĝo de la dinastio Tang kaj la unuigo de la ŝtato. Li ŝatas literaturon kaj kaligrafion.

Li Shimin tiris lecionojn pri la falo de la dinastio Sui kaj tre atentis la vivon de la popolo. Li prenis la interesojn de la popolo kiel la bazon de politikofarado. En la komenco de lia troniĝo, li ordonis redukti servuton por refortigi kaj plimultigi sian loĝantaron. En la komenco de Zhenguan, sub la gvido de Li Shimin, la rilatoj inter plejsupera reganto kaj regatoj estis harmoniaj kaj la ekonomio pliboniĝis.

Post la troniĝo, akceptante proponojn de ministroj, Li Shimin faris mildan regadon kaj pligrandigis la teritorion. Li fariĝis prudenta imperiestro en la ĉina historio.

Li Shimin sciis kiel elekti ĝustajn personojn por la ofico kaj bone akceptis iliajn proponojn. Dum la regado de Li Shimin, en 20 jaroj, pli ol 30 ŝtatoficistoj donis konsilojn al li, inter ili, nur la ministro Wei Zheng prezentis preskaŭ 200 proponojn. Tio estas tre helpa por plibonigi la kortegan administradon.

Li Shimin tre atentis la elekton de kapabluloj kaj strikte obeis la principon kombini moralan honestecon kaj profesian kompetentecon. Li opiniis, ke nur elekti homojn, kiuj havas veran kapablon kaj solidajn sciojn, povas plibonigi la regadon. Li publikigis dekreton serĉi virtajn kaj kapablajn homojn kvinfoje, multigis kursojn por imperiaj ekzamenoj, kaj vastigis skalon de la ekzameno. Pro tio aperis granda nombro da kapabluloj en Zhenguan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto