Vizitu Forumon

La fondinto de la dinastio Okcidenta Han – Liu Bang

(GMT+08:00) 2014-06-13 16:01:52     Redaktoro:Xiong Shan

Liu estis la fondinto de la dinastio Okcidenta Han (206 a.K. – 220), kaj ankaŭ unu el la du imperiestroj, kiuj naskiĝis en plebana familio, en la ĉina historio.

Liu Bang naskiĝis en kamparana familio kaj iam estis loka malgranda oficisto de la dinastio Qin. Li estis grandanima. Pro la liberigo de krimuloj li forfuĝis aliloken. En 209 antaŭ nia erao Liu Bang en sia hejmloko partoprenis en la kamparana armeo de Chen Sheng kaj Wu Guang. Poste Liu Bang gvidis siajn trupojn, atakante Xianyang, tiaman ĉefurbon, kaj finis la regadon de la dinastio Qin. Li abolis la kruelajn leĝojn de la dinastio Qin kaj dekretis, ke "tiuj, kiuj mortigis, estu mortigitaj, kaj tiuj, kiuj rabis, estu punitaj". Pro tio li estis ege bonvenigata de la popolanoj.

Poste Liu Bang faris 4-jaran militadon kontraŭ la alia kontraŭ-Qin-dinastia armeo gvidata de Xiang Yu. En 202 antaŭ nia erao Liu Bang gvidis 300 milojn da soldatoj kaj sieĝis la armeon de Xiang Yu. Ĉi lasta sin mortigis. Liu Bang gajnis la finan venkon kaj fariĝis imperiestro en la jaro 202 antaŭ nia erao en la provinco Shandong.

Liu Bang ĉiam metis kapablulojn en gravajn postenojn. Han Xin, oficiro en la armeo, estis rekomendita de ĉefministro Xiao He al Liu Bang. Ĉi lasta tuj nomumis Han Xin kiel generalon. Poste Han Xin faris grandajn meritojn en la batalado kaj multe kontribuis, tiel ke Liu Bang fine gajnis imperiestran tronon.

La plej riska evento por Liu Bang antaŭ lia imperiestriĝo estis la bankedo ĉe Hongmen. Tiam la armeo de Xiang Yu estis pli forta ol tiu de Liu Bang. Xiang Yu volis elimini la armeon de Liu Bang kaj mem fariĝi imperiestro. Li do invitis Liu Bang al la bankedo ĉe Hongmen, sia bazloko. Fan Zeng, konsilisto de Xiang Yu, proponis al ĉi lasta, ke tiu ĉi kaptu la bonan ŝancon por mortigi Liu Bang. Dum la bankedo Xiang Zhuang, generalo de la armeo de Xiang Yu, ludis en glavodanco por amuzi la gastojn, tamen en tio ĉi celante mortigi Liu Bang. Vidinte tion, Zhang Liang, konsilisto de Liu Bang, tuj ordonis, ke la gardisto de Liu Bang nomata Fan Kuai protektu Liu Bang. Post momento Liu Bang ŝajnigis, ke li iras al necesejo, sed fakte forfuĝis kun la gardisto Fan Kuai. Post tio Zhang Liang, prezentante donacojn, denove eniris la bankedan tendon kaj informis al Xiang Yu, ke Liu Bang jam foriris. Tio ja estas la fama bankedo ĉe Hongmen en la ĉina historio. Kaj Liu Bang, finfine venkis Xiang Yu kaj fondis la dinastion Okcidenta Han.

Post sia imperiestriĝo, Liu Bang prenis serion da rimedoj por restarigi kaj ekspluati produktadon. La multajara militado grandamezure reduktis la nombron de la loĝantaro. Liu Bang do senpekigis krimulojn, liberigis sklavojn kaj sendis soldatojn hejmen. Li daŭre praktikis la sistemon de la dinastio Qin pri disdonado de agro laŭ militaj meritoj.

Post la renversiĝo de la dinastio Qin, naciminoritataj reĝimoj en la nordo faris agresadon suden. En la komenco de la dinastio Okcidenta Han, la hunoj senĉese agresis la landlimajn guberniojn. En la jaro 200 antaŭ nia erao Liu Bang mem gvidis ekspedicion norden sed estis sieĝata de 300 miloj da hunaj kavalerianoj dum 7 tagoj en Baideng. Sin liberiginte de la sieĝado, Liu Bang devis preni pacigajn politikojn al la hunoj por malstreĉi la rilatojn inter la du flankoj.

En sia juneco Liu Bang estis facilmora kaj malatentis klerulojn. Imperiestriĝinte, li pensis, ke li gajnis la tronon surĉevale, tiam klereco do estis malutilaĵo. Lia altaranga oficisto Lu Gu diris: "Jes Via Majesto gajnis la tronon surĉevale, tamen ĉu vi regos la imperion surĉevale?" Aŭdinte tion, Liu Bang ordonis, ke Lu Gu verku libron pri tio, kial la dinastio Qin renversiĝis, por ke li povu tiri lecionojn. En la 12-a jaro post sia imperiestriĝo, en ekspediciado al la ribelo de Ying Bu, Liu Bang estis trafita de sago. Poste li mortis pro la vundo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto