Vizitu Forumon

La ĉina antikva imperiestro Kang Xi

(GMT+08:00) 2014-06-20 09:59:11     Redaktoro:Xiong Shan

La imperiestro Kang Xi estis la kvara imperiestro en la dinastio Qing. Kang signifas pacon, Xi signifas prosperon. Kang Xi troniĝis en sia oka jaro, kaj kiam li estis 14-jara, li prenis en siajn manojn la regadon. Li regis dum 61 jaroj kaj estis la imperiestro, kiu regis dum la plej longa tempo en la ĉina historio. Li mortis en la 20a de decembro en la jaro 1722, kiam li estis 69-jara.

Kang Xi estis la tria filo de la imperiestro Shun Zhi. Shun Zhi elektis Kang Xi kiel la kandidaton de la imperiestro, ĉar Kang Xi estis trafita de variolo kaj havis imunecon. Laŭ la testamenta edikto de Shun Zhi Kang Xi fariĝis heredonto de la trono, kaj Suo Ni, Suke Saha, E Bilong kaj Ao Bai asistis lin, kiam li estis imperiestro.

En la jaro 1669, la imperiestro Kang Xi ofte kunvokis junajn korpogardistojn por fari luktan ludon. En la 14a de junio, Kang Xi ordonis al tiuj korpogardistoj aresti Ao Bai, kiu havis aŭdiencon ĉe li. Ministroj diskutis pri 30 grandaj krimoj de Ao Bai. Sed pro meritoj de Ao Bai, Kang Xi absolvis lin je mortpuno, nur malliberigis lin, sed mortigis multajn parencojn kaj sekvantaĉojn de Ao Bai. Pro tio, la imperiestro Kang Xi regajnis la regadon.

Kang Xi ankaŭ plibonigis la administradon de lokaj ŝtatoficistoj. Por ne esti rompita de ŝtatoficistoj, foririnte Pekinon, Kang Xi faris inspektan rondiron por koni la administradon de lokaj ŝtatoficistoj.

Kang Xi estis saĝa imperiestro kaj granda politikisto. Tiam la terareo de la imperio Qing estis pli ol 13 milionoj da kvadrataj kilometroj kaj la Imperio Qing estis la lando kun la plej vasta teritorio, la plej multa loĝantaro kaj la plej prospera ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto