Vizitu Forumon

Landlima trupo en norda Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-06-20 14:56:09     Redaktoro:Pluveta
Karaj amikoj, en Mohe-gubernio de Heilongjiang-provinco estas vilaĝo, kiu situas ĉe la plej norda parto de Ĉinio. Tial oni nomas ĝin Arkta Vilaĝo. Tie iu landlima trupo ĉiam gardas la lokon. Por protekti nian landon tiuj soldatoj dediĉas sian junecon en la malvarmega loko. En hodiaŭa programero, ni eniru en la vivon de tiuj landlimaj soldatoj.

Nia raportisto vizitis la Arktan Vilaĝon. Kvamkam la suno brilis, tamen la temperaturo estis malalta. Laŭ konigo de la landlimaj soldatoj, ekde septembro malvarmiĝis la vetero de la Arkta Vilaĝo. La vintro tie estas ege malvarma. La temperaturo iam atingis 58℃ sub la nulo. Kvankam tieaj soldatoj sin vestas per multaj vestaĵoj kaj botoj, tamen ili ankoraŭ sentas malvarmon ekster la domo.

Soldato Xiang Guojun, restanta en la vilaĝo jam 8 jarojn, bone konas la malvarmecon tie. Menciante pri lia unua vintro en la vilaĝo Xiang Guojun diris,

"Iufoje en ekzercado mia mano frostiĝis kun la fusilo, tial vundiĝis mia mano. Tiam mi iomete pentis pri veno al tiel malvarma loko."

Preskaŭ ĉiuj landlimaj soldatoj en la vilaĝo havas saman travivaĵon same kiel Xiang Guojun. Por altigi la kontraŭmalvarman kapablon la trupo organizis specialan ekzercadon, ekzemple banadon per malvarma akvo kaj neĝo. Tiuj ekzercadoj hardis la spiriton de la soldatoj. Ili jam kutimiĝis al la malvarma vetero tie.

La trupo ankaŭ disdonis kontraŭmalvarmajn ekipaĵojn al landlimaj soldatoj. Xiang Guojun diris,

"Ili donis al ni patrolaŭton. Krom kontraŭmalvarmaj botoj kaj ledvestaĵoj nun ni havas ankaŭ gvartturon. La interno de la gvartturo estas tre varma. Ankaŭ nia loĝdomo havas multajn kontraŭmalvarmajn instalaĵojn."

La Arkta Vilaĝo estas longe distanca de urbo. Kvankam la vivo de la landlimaj soldatoj estas tre kvieta tie, tamen ili devas toleri solecon kaj sopiron pri familianoj kaj amikoj. Zheng Bowen, restanta en la vilaĝo nur 3 monatojn, diris,

"Ni ne povas multe kontakti la eksteran mondon. Mi ofte sentas solecon. "

Feliĉe, la armeo aranĝis riĉajn amuzajn aktivadojn por la soldatoj por ke ili ĝuu la modernan vivon. En la vilaĝo, raportisto vidis libroĉambron, kie estas multaj libroj pri diversaj fakoj. En komputiloĉambro, la soldatoj povas retumi. Pri la libertempa vivo Zheng Bowen kontente diris,

"Nun en libertempo ni povas lerni, retumi kaj legi ĵurnalojn enretajn. Ni ankaŭ havas kolorajn amuzaktivadojn, ekzemple konkursojn de tabloteniso, basketbalo kaj tiel plu."

Kvankam jam multe boniĝis la vivo en la Arkta Vilaĝo, tamen kompare kun aliaj lokoj la vivo tie estas tre peniga. Xu Feihu, ĝenerala direktoro de politika departemento de iu regimento de Heilongjiang-a Militregiono, diris, ke la peniga vivo ĉe la landlimo hardas la spiriton de la soldatoj. Ili ne timas la malvarmecon kaj ĉiam estas en la norda parto de Ĉinio.

"Kiel landlimaj soldatoj en plej norda parto de Ĉinio ni ĉiam tenas la solidan spiriton. En la pasintaj jaroj, tieaj soldatoj kuraĝe vizaĝis al la peniga medio kaj hardis sin kaj ĉiam gardstaris por la popolo kaj la patrolando."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto