Vizitu Forumon

Helong celas esti turisma plezuriga urbo kvarsezone

(GMT+08:00) 2014-06-26 16:23:42     Redaktoro:Li Lu

Lastatempe, urbestro de Helong sinjoro Jin Lie akceptis intervjuon de raportisto de Ĉina Radio Internacia. Temas pri disvolvo de turismado en la urbo Helong. Jin Lie esprimis sian deziron, ke la urbo Helong estu tutjare turisma vidindejo kaj plezuriga urbo en kvar sezonoj ĉe la Changbai-monto.

La urbo Helong situas en orienta parto de la provinco Jilin, sub la Yanbian Kore-etna Aŭtonoma Regiono, Ĉinio. Ĝi rigardas sude al la NordKoreio distance de Tumen-rivero. La aparta geografia supereco faras la urbon Helong loko, kie evidentiĝas la kulturoj de ĉinaj koreoj. Kaj la folkloroj, landlima kaj translima vizitoj aparte karakterizas la urban turismadon. Laŭ konigo, inter la loĝantoj de la urbo koreoj okupas 53%, la vilaĝo pri azalefloroj kaj kore-etnaj folkloroj estis nomumita en 2013, kaj estis juĝita kiel plej ĉarma plezuriga vilaĝo de Ĉinio pro ĝiaj belegaj naturaj pejzaĝoj kaj apartaj etnaĵoj. Krome la urbo posedas landliman linion de 164,5 kilometroj, kiu estas la parto plej bela ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj NordKoreio. Des pli laŭ la longo plej ĉarmas la vidaĵoj kun eksterme densa gusto de landlima pejzaĝo. La urbo Helong havas ankaŭ du ŝtatajn havenojn, kiuj faras la transliman turismadon tre oportuna.

En Helong abundas ekologiaj resursoj. Jin Lie konigis, ke depende de la Changbai-monto, najbare al NordKoreio, la arbara kovro en Helong atingas 82%. sed nur pli ol 200 loĝantoj troviĝas. Tie troviĝas ankaŭ la fonto de hailan-rivero, kiu liveras tre bonan aeron, altkvalitan teron kaj puran akvon. Estonte la urbo Helong pligrandigos la investon al ekologia protektado, kaj klopodos krei la urbon de plej bonaj aero kaj akvo.

Pro tio, ke la urbo Helong situas en la nordoriento de Ĉinio, ĝia vintro estas tre longa kaj malvarma. Ĝia klimato apartenas al la mezvarma monuso humida, sub kiu abundas la pejzaĝoj de nebulprujno, neĝskulptaĵoj kaj troviĝas skiejoj. Laŭ konigo, la urbo Helong aperigas turismajn programojn kiaj spektado de nebulprujno kaj neĝskptaĵoj ĉe la Lago Laolike, skiado en Xianfeng-a Ŝtata Arbara Parko kaj Internacia Fiŝkapta Festivalo en Yadong akvotenejo kaj ĉasado en internacia ĉasejo unika en la provinco Jilin. Jin Lie diris, ke la lago Laolike estas natura monthumidejo, kuniĝas ĉi tie la malvarma aero de la monto kaj la varma aero el la japana maro, tiel formiĝas la natura vidaĵo ---nebulprujno kun plej longtempa daŭro.

Cetere, la glacineĝaj azalefloroj en printempo, la aceraj folioj en aŭtuno kaj aliaj naturaĵoj tute favoras la urbon elvolvi turismadon. Ĉijare, la urbo Helong okazigos la azalefloran turisman festivalon kaj internacian maratonon. Jin Lie diris, ke estonte la urbo Helong pli multigos la investadon al turismado, pliintensigos la konstruadon de turismaj lokoj, publikaj vorkoj kaj aliaj turismaj bazaj instalaĵoj por ke la urbo estu la kvarsezone turisma plezuriga urbo terene de la nordorienta Azio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto