Vizitu Forumon

Akademieca revuo restus Esperanto?

(GMT+08:00) 2014-07-03 16:04:02     Redaktoro:Li Lu

Karaj amikoj, ĉe mi en la mano estas ĵus ricevita revuo Esperanto, la numero julio-aŭgusta,elektronika versio. Foliumante la novan gazeton, mi sentas, ke ĝi, sub la redaktoro de Fabricio Valle fariĝas pli kaj pli akademieca. Mi legu unue la liston de la enhavo, okulfrapas la Dek Demandoj, kiujn elmetis la redaktoro al intervjuito Kirill Ŝvedov,viziulo,kiu per simpla iniciato liveras al la Esperantistoj tre interesajn videojn kun subtekstoj en Esperanto. En la paĝo 156 ni legos artikolon pri la agado de Eŭropa Esperanto-Unio, sekve ellegos la titolon La malfacila tasko klasifiki planlingvojn, temas pri Interlingvistiko por Esperantistoj. Cetere estas la dek kolumnoj kutimaj pri la Movado.

Nun mi prezentu pli detale.

La ĉefan artikolon de tiu ĉi numero kontribuis prezidanto de UEA pri siaj Pensoj post unujara estrado. En la artikolo Mark Fettes resumis sian laboron kaj laborojn de UEA de la lasta jaro, Li diras, ke estraro de UEA evidente portas respondecon pri la ĝenerala strategia direkto de la asocio, kaj pri multaj konkretaj decidoj, tiel ke oni emas foje trakti ilin kvazaŭ malgrandan registaron. "Sed" tekstas, "se tamas pri la pli granda reorientado, al kiu montras la Strategia Laborplano, nia laboro apenaŭ komenciĝas" Li estas modesta. Li dankas la membrojn de UEA pro ilia pacienco, subteno --- kaj espero. La prezidanto atentigis, ke en la sama revuo legeblas la raporto pri la Agado de UEA en 2013. la raporto panorame traumis la laborojn en ĉiuj kampoj kiaj Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo,kaj akcentas, ke la raporto celas elstarigi precipe la agadojn kiuj antaŭenigas tiujn strategiojn kaj kies respondeculoj havas rektan aŭ aktivan ligon al UEA.

Inter la paĝoj 152 kaj 153 estas la intervujo: Dek Demandoj, la redaktoro konigas, ke En Esperantujo ofte estas grandaj viziuloj, kiuj silente laboras por la disvolvo de la praktika uzado de Esperanto, kiu nepre bezonas ilian laboron por fariĝi amaslingvo. Kirill Ŝvedov estas unu el tiuj viziuloj. Kirill Ŝvedov estas 33-jara ruso. (Li studis filozofion en la Moskva Universitato. Li eklernis Esperanton kaj fariĝis Esperantisto en la jaro 2001 kaj neniam partoprenis en Esperanta aranĝo ekster Moskvo. Li prefere uzas reton por agado). En 2007 li lanĉis sian unuan projekton dediĉitan al filmoj en Esperanto—Kino en Esperanto-reto kaj ekde 2012 li disvolvas la projekton "Aŭdvide". Fabricio nomas lin kiel formiketon, senlace laboras por konkretigi la celon de Esperanto.

Foliumante ĝis la paĝo 156, mi legas artikolon verkitan de Sean O Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. La titolo estas La Eŭropa Parlamento kaj Esperanto. En sia argumento, la prezidanto retrorigardis la historion pri lingva politiko en Eŭropa Unio kaj argumentas la rilatojn inter Esperanto kaj Eŭropa Parlamento. Ni legas, ke en EP oni praktikas la multlingvan politikon pro la fakto ke troviĝas en EP 24 oficialaj lingvoj, kiuj estas la oficialaj lingvoj de la membroŝtatoj, krom la luksemburga.

Samteme artikolo sekvas kun la titolo Konsilaro por agado ĉe eŭropaj parlamentanoj. Germain Pirlot en la artikolo konklude diras "Anstataŭ propagandi al politikistoj, ni informu ilin, anstataŭ insisti, ke ili faru tion aŭ tion, ni petu iliajn konsilojn, ni demandu kiel ni povus antaŭenigi efikan kaj justan komuniksistemon inter la eŭropaj civitanoj, sen iu ajn formo de lingva kaj kultura diskriminacio."

Tre impresas min la artikolo sub la diskuta temo "Interlingvistiko por Esperanto", la dua parto. Profesoro ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino Federico Gobbo rakontis la originon kaj la enhavon de la vorto "Interlingvistiko". Laŭ li, estas La malfacila tasko klasifiki planlingvojn, kiuj rolas kiel helpaj lingvoj.

En la rubriko Laste Aperis mi ĝoje legis, ke eldoniĝis nova libro de Tibor Sekelj De Patagonio ĝis Alasko. Tio estas kolekto de 41 impresoj el kvin amerikaj vojaĝoj dum la jaroj inter 1939 kaj 1945, fare de la aŭtoro. Ni povos ĝui la novan libron en 99-a UK en Bonaero.

Krome en la kolumno Kalejdoskopo estas nur tri informoj: el Persone la teksto kun la titoleto Granda Insulo diras, ke Panoramo de la Granda Insulo estas simpla sed treege interesa bulteno kies celo estas informi pri la ĉiutaga vivo de simplaj civitanoj en Madagaskaro. Henriel Fidilalao, la redaktoro havas tiun laboron kiel enspezo-fonton kaj tio ĉi estas vere tre gratulinda. El Evento, en la teksto Grundtvig-seminario pri la frisa kulturo ni legas, ke kadre de internacia kunlaboro subtenata de la Grundtvig-projekto Tutviva Lernado la nederlanda Fondaĵo Edukado. net. de la 22-a ĝis la 25-a de majo 2014 okazigis seminarion kies temo estas frislando kaj la frisa kulturo; kaj el Ekspozicio, tekstas Pupoj el Esperantolando, temas pri la Monda Pupekspozicio okazanta ĉiujare ekde 2011 en la urbo Higashikagawa, Japanio. La Monda Pupekspozicio 2014 okazos de la 3-a ĝis la 5-a de oktobro kaj Etsuo Miyoshi, ĝia iniciatinto, deziras nun aldoni plian "landon", nome Esperantolando. Ĉu vi pretus helpi sendante pupon (memfaritan aŭ ne) al la organizanto? Ankaŭ legeblas la Kalendaro inter paĝoj 150 kaj 151, kiu informas la aktivadojn tutmonde de septembro ĝis decembro 2014, tiel ke legantoj panorame ĝuu la pejzaĝojn de la Esperantujo.

Fine mi rekomendas al aŭskultantoj Recenzojn pri la du libroj, precipe tiu pri la unua, titoliĝas Bonega resumo, eĉ se konciza, recenzas Andre Cherpillod pri la libro Konciza Historio de Kristanismo verkita de Gerrit Berveling. La recenzo legeblas en la paĝo 159.

Karaj amikoj, baldaŭ atingos nin la papera revuo kun koloraj paĝoj. Mi, kiel volonta ĉiĉerono, deziras al vi plezuran legadon!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto