Vizitu Forumon

Parkadejoj kaj manĝejoj de 353 establoj estas malfermitaj al najbaraj loĝantoj

(GMT+08:00) 2014-07-09 15:20:07     Redaktoro:Pluveta

Antaŭe en pekinaj malnovaj loĝkvartaloj estas malfacile parkadi aŭton kaj aĉeti nutraĵojn. Lastatempe iomete boniĝis la situacio. Respondeculo de Xicheng-distrikto de Pekino diris al raportisto, ke la parkadejoj, manĝejoj, sportejoj kaj bibliotekoj de 353 establoj estas malfermitaj al la najbaraj loĝantoj. 100 miloj da homoj profitiĝis el tio. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

"La manĝaĵoj ĉi tie estas bonaj kaj malmulte kostaj. En la manĝejo troviĝas speciala regiono por maljunuloj."

"Ĉiutagmeze mi tagmanĝas ĉi tie. La manĝaĵoj estas bongustaj kaj malmulte kostaj."

La restoracio 302 en Xicheng-distrikto estas interna manĝejo de Ĉina Ŝtata Administracio de Eldono, Radio, Filmo kaj Televido. Nun ĝi jam estas malfermita al la publiko. Multaj maljunuloj najbare loĝantaj ofte vizitas la manĝejon. Cetere ankaŭ multaj junuloj ŝatas manĝi ĉi tie.

Krom la restoracio 302 ankaŭ aliaj manĝejoj de ŝtataj establoj estas malfermitaj al la publiko. La kunlabora modelo de ŝtataj establoj kaj loĝkvartaloj pri komuna ĝuado de resursoj sendube liveras oportunecon al la loĝantoj. Tia oportuneco ankaŭ estis spegulita en parkado.

Sinjoro Hu, veturanta en aŭto ĉiutage, sincere diris al raportisto, ke parkado estas terura sonĝo por pekinanoj.

"En Pekino parkado estas malfacilega, precipe en iuj malnovaj loĝkvartaloj. La parkadkosto estas tre alta."

Tamen, kompare kun tiu situacio, estas malokupitaj la internaj pakadejoj de iuj ŝtataj establoj. Se tiuj parkadejoj povus esti malfermitaj, nepre mildiĝus la malfacilo. Iufoje sinjoro Hu ĝuis tian oportunecon.

"Iutage mi ne trovis parkadejon. Hazarte la parkadejo de iu ŝtata establo estas najbara kaj ĝi estas malfermita al la publiko. Tial mi parkadis mian aŭton en la interna pakadejo kaj pagis malmultan monon."

Cao Baoyin, ĉefa komentisto de ĵurnalo Xinjingbao montris, ke multaj ŝtataj establoj situas en loĝkvartaloj. Ili estas parto de la loĝkvartaloj. Malfermo de la internaj manĝejoj kaj parkadejoj povas krei socian valoron kaj eviti malŝparadon de resursoj. Se plimultaj establoj, eĉ lernejoj, povus malfermi siajn ejojn, profitiĝus plimultaj homoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto