Vizitu Forumon

Fama daǔriganto de taoismo--Zhuang Zhou

(GMT+08:00) 2014-07-11 09:50:02     Redaktoro:Xiong Shan

Zhuang Zhou estis fama daǔriganto de taoismo. Li naskiĝis en la 4a jarcento antaǔ nia erao de la regno Song. Foje li fariĝis oficisto en la naskoloko (nordoriente de la nuna gubernio Shangqiu de la provinco Henan). Tamen la ofico ne riĉigis lin, malgraǔ ke de la infaneco li estis saĝa kaj lernema. Poste li rezignis la oficon kaj vagis ĉien, de regno al regno, por esplori pratempajn moron kaj kulturon. En la tuta vivo li sin montris honesta, liberema, naturama, abomena al etiketo kaj rutino kaj malestima al registoj kaj nobeloj. Jen ekzemplo – foje reĝo de la regno Chu provis doni al li valoraĵojn kaj intencis engaĝi lin kiel ĉefministron, tamen Zhuang Zhou kategorie rifuzis kaj la donacon kaj la ĉefministrecon. Fine li ermitiĝis kaj sin vivtenis per plektado de pajlaj sandaloj. Dume li propagandis taoismon.

Zhung Zhou ankaǔ verkis artikolojn, el kiuj nuntempuloj povas legi nur malpli ol 33, kunigitajn en libron titolitan "Zhuangzi" ("zi" estas vorteto signifanta respekton) aǔ "Nanhuajing". Specialistoj ekspertizis, ke ne ĉiu el la 33 artikoloj estas verko de Zhuang Zhou. Posteuloj dividis la 33 artikolojn en 3 partojn, kernan, eksteran kaj mozaikecan, metante 7 artikolojn de Zhuang Zhou en la kernan parton, 15 en la eksteran kaj 11 pecojn verkitajn de liaj disĉiploj kaj de posteuloj en la mozaikecan. Oni do vidas, ke la plej kvintesencaj elementoj troviĝas en la kerno, ekzemple "Egaleco de Ĉio", "Libereco en Kontakto" kaj "Granda Majstro", plej koncentre manifestantaj la filozofion de Zhuang Zhou.

Filozofie Zhuang Zhou heredis, kaj ankaǔ disvolvis, taoisman penson de Laǔzio, tamen aliflanke li formis al si apartan sistemon de filozofia ideologio kaj originalan stilon en studado kaj literaturo. Li opiniis, ke tao estas vera kaj objektiva ekzistaĵo, ento de ĉio en la kosmo; oni ne malobservu la leĝon de la naturo. Politike li pledis por senageca regado. Rilate al la ĉiutaga vivo, li diris, ke oni revenu en la naturon. Li refutis la hipokritan humanismon de tiamaj registoj kaj homleĝan jugadon fare de ili kaj etiketon, juron kaj regpotencon en la vulgara socio kaj elmetis brilajn vidpunktojn, ekzemple, "Rabistoj ne malaperos, se sanktuloj ne mortos" kaj "Homo ŝtelinta hokon estas mortigita, sed ulo ŝtelinta regnon iĝas nobelo". Koncerne la homan ekziston, li ĉiam pledis por natureco, "Ni kune vivas, mi, la ĉielo kaj la tero; ni unuiĝas en tuton, mi kaj ĉiaj estaĵoj". Li opiniis, ke la plej alta nivelo de la homa vivo vidiĝas ne en materia ĝuado kaj vanta famo, sed en senĝeneco, memkontento kaj absoluta mensa libero. Liaj pensoj kaj porpledoj ja lasis profundan influon al posteuloj kaj jam fariĝis spirita riĉaĵo en la ideologia historio de la homaro.

De la 3-a jarcento ĝis la 5-a, plej popularis la pensoj de Zhuang Zhou. Kaj en la dinastio Tang (618—907), lia verkaro konfirmiĝis oficiale kiel unu el la taoismaj klasikaĵoj.

Ankaǔ literature, ĉar li nek dogme nek pedante eksplikis siajn politikajn proponojn kaj filozofiajn ideojn, sed esprimis ĉion per kuriozaj, humuraj kaj saĝaj fabloj priskribitaj per bohemia, pitoreska, etere sorĉa, viveca kaj imagiga lingvaĵo, tiel ke ŝajnas, ke oni legas miraklan fablaron. Tiaj fabloj manifestas superhoman imagivon de la aǔtoro, formas eksterordinarajn figurojn kaj havas arte infektan forton, ĉielskuan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto