Vizitu Forumon

Pangu disigis la ĉielon kaj la teron

(GMT+08:00) 2014-07-16 10:14:08     Redaktoro:Pluveta

Antaŭ tre tre longe, kiam la ĉielo kaj la tero ankoraŭ ne estis apartigitaj unu de la alia, la universo aspektis kiel ĥaosa bulo simila al granda ovo. Ĝuste en tiu bulo naskiĝis Pangu, prapatro de la homaro. Iun tagon post 18 000 jaroj, li subite malfermis la okulojn, vidis nur mallumon kaj sentis fortan sufokiĝon. Li kaptis, ne sciate de kie, hakilegon kaj forte hakis la mallumon antaŭ si. Ekaŭdiĝis tondra bruo, kaj la granda ovo rompiĝis. El ĝi la malpezaj kaj puraj materioj malrapide flirtis supren kaj formis ĉielon, dum la pezaj kaj malpuraj plumbe falis malsupren kaj formis teron.

Timante, ke la ĉielo kaj la tero devone kunligiĝos, Pangu subtenis la ĉielon per la kapo kaj premis la teron per la piedoj. Por tio li devis senĉese kreski alten laŭ la ŝanĝiĝoj de la ĉielo kaj la tero. Per sia saĝo kaj kapablo li superregis la ĉielon kaj la teron. La ĉielo ĉiutage suprenleviĝis 3,33 metrojn, kaj la tero ĉiutage dikiĝis 3,33 metrojn. Ankaŭ Pangu ĉiutage altiĝis 3,33 metrojn. Tiel pasis 18 000 jaroj. La ĉielo jam estis eksterordinate alta, la tero estis tre dika, kaj ankaŭ Pangu fariĝis nekredeble alta. Laŭdire, li altis je 45 000 kilometroj. Tiu giganto majeste staris inter la ĉielo kaj la tero kaj tiel malebligis la reĥaoson. Tiel li ĉiutage solece staris tie kaj faris la saman penigan laboron. Oni ne sciis, kiam da jaroj pasis, ĝis la ĉielo kaj la tero jam povis sin fiksi, Pangu ne plu timis pri ilia rekuniĝo. Li vere bezonis ripozi kaj finfine falis kaj mortis kiel ni homoj.

Kiam li estis mortanta, al lia korpo subite okazis grandaj ŝanĝiĝoj: lia maldekstra okulo – suno; lia dekstra okulo – luno; liaj elspiraĵoj fariĝis vento kaj nuboj; lia sono – tondro; liaj jararo kaj barbo – steloj sur la ĉielo; liaj manoj, piedoj kaj korpo – kvar ekstremoj kaj montoj de la tero; lia sango – riveroj; liaj angioj – vojoj; liaj muskoloj – agraro; liaj haŭto kaj poroharetoj – floroj, herboj kaj arboj; liaj dentoj kaj ostoj – metalaj minaĵoj kaj rokoj; liaj spermo kaj medolo – perloj kaj bela jado; lia ŝvito – roso kaj pluvo. Unuvorte, Pangu plene sin dediĉis al la nova mondo, por ke ĝi fariĝu pli riĉa kaj bela.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto