Vizitu Forumon

Vojaĝanta fotisto Chu Peng---sento de Meksiko

(GMT+08:00) 2014-07-18 15:56:20     Redaktoro:Li Lu

Meksiko estas titolita kiel "takta lando sub la suna urbo de Majao". Tie varias la geologia topografio, pitoreskas la strandoj kaj longtempas la antikva indiana civilizacio, misteras la Majaaj avertoj kaj prosperas moderna metropolo. Ĝi estas priskribita per kombinaĵoj de antikvaj kaj modernaj elementoj. Chu Peng,Fotografo de ĉina turisma agentejo,vojaĝis al Meksiko antaŭ kvar jaroj, kaj detale fotis la landon per sia objektivo. Li diris, ke sub lia objektivo, la lando Meksiko estas fervora kaj malkaŝema, sovaĝa kaj romantika, ĉie regas la ĝojo kaj provoko.

Chu Peng fakte vojaĝis tra la mondo en naŭ jaroj. Li vizitis 111 historiajn urbojn de 34 landoj kaj regionoj. Li fotis la buntan mondon kun kolorriĉaj kulturoj. Restas ĉe li freŝa memoro pri lia unua vojaĝo al Meksiko antaŭ kvar jaroj.

"La lando estas sovaĝa kun profunda arta etoso. Estas tre multe da freskoj kaj artaĵoj. Homoj estas tre entuziasmaj. Ĉie oni kantas kaj dancas. Meksikanoj estas artecaj kaj senbridaj. Videblas la kisantaj geamantoj en stratoj, estas tre romantika loko."

Li diris al raportisto, ke dum la vojaĝo en Meksiko, li vizitis multajn urbojn distingitajn per la indiĝenaj stiloj. Molelia estas titolita kiel "plej bela urbo" de Meksiko kaj listigita en la kategorio de "Mondaj Kulturaj Heredaĵoj" . La 30-an de septembro, 2010 estis datreveno de la naskiĝo de Morenos, la heroo por la landa sendependeco, la meksikia registaro okazigis solenan paradon en la hejmloko de la heroo, koincide estis la 200-a jariĝo de la sendependiĝo de Meksiko. Tiama prezidento Calderon persone vizitis la malnovan loĝejon de Morenos por rememori la nacian heroon. Kiel ordinara vojaĝanto, Chu Peng vidis Calderon kaj estis permesita por foti la prezidenton. Rememorante siatempan okazon, li ne povis bone esprimi sian emocion:

"Fakte tiam mi ne sciis, ke prezidento Calderon venos, tamen la urbo establis multajn kontrolejojn, mi ne estas profesia fotisto, sen identigilo de raportisto, mi ne scipovas paroli la hispanan lingvon. Tamen mi scipovis observi la cirkonstancon. Siatempe estis multaj lokaj raportistoj, mi rapide amikiĝis kun ili, kaj ili helpis min trairi iujn kontrolejojn. Tamen ĉe la fina kontrolejo, nome ĉe la pordo de malnova loĝejo de Morenos, la gardisto baris min. Probable lia superulo simpatiis min, kaj finfine mi povis fari la fotadon kune kun la meksikaj raportistoj."

Guadalajara estas la dua granda urbo de Meksiko. En la unua dimanĉo en ĉiu oktobro estas solena Festivalo de Oktobro, dume la parado de floraj veturiloj kaj kantdanca prezentado allogas turistojn el diversaj direktoj de la mondo. Chu Peng, interesiĝanto pri la lokaj folkloroj nepre ne preterpasis la spektaklon.

"La tagon antaŭ la parado, en la urbo jam regis ridanta etoso. Aperis urbestro kaj homoj groteske vestitaj, eĉ la urbaj belulinoj aliĝis al la vicaro, kiu kreis tre ardan etoson. La sekvantan tagon, mi elektis pozicion relative altan kaj laŭ la ĉefa strato de Guadalajara faris mian fotadon. La urban karakteron interpretas la parado de floraj veturiloj kaj ankaŭ la fajrestingistoj , aŭtteamo, studentaj foramcioj ktp."

Ambaŭ Ĉinio kaj Meksiko havas longan historion, tamen persone enkorpiĝante en Meksiko por tuŝi ĝiajn folklorojn, chu Peng sentis la skuon neniam travivintan. Se marŝado en Guadalajara estus la festeno al okuloj, do eniro en Guanajuato estus plezurado fabeleca.

"Por pli bone foti la urbon, mi trovis altan lokon de la urbo, kaj faris fotadon sur la monto, kie oni tuj eltrovis la belecon de la urbo. Buntaj arkitekturaĵoj ege akordas, oni sentas sin en la urbo tiom kvieta kvazaŭ en fabela mondo."

Guanajuato situanta meze de Meksiko estas kolora urbo, kie okazas en ĉiu jaro Internacia Arta Festivalo de Cervantes, kuncele rememori la personulojn, kiuj multe kontribuis por la hispana lingvo. La festivalo samtempe donas al la bunte kolora urbeto profundan artan etoson.

"La Arta Festivalo de Cervantes estas tre grava aktivado en Meksiko eĉ en tuta mezameriko. Multaj artistoj de aliaj landoj venis por la prezentado. Krome, en la urbo vespere estas muzikista paradado, ĉiuj kantas kaj dancas, kaj laŭ la fiksitaj itineroj de la urbo estas plenigita de feliĉa parolo kaj gaja ridado. Mi sentas, ke la homoj en tiu lando tre bone konas ĝui la vivon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto