Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 21)

(GMT+08:00) 2014-07-21 17:35:44     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanto-programo. Estas la 21-a de julio, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Intertraktis ĉina kaj venezuela ŝtatestroj; estis establita la internacia teamo de enketo pri incidento de flugo MH17. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Karakon por ŝtata vizito al Venezuelo.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Venezuelo estas sinceraj amikoj trans oceano kaj strategiaj partneroj por komuna disvolvado. Ĉi-jare estas la 40a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo. Li diris, ke retrorigardante la pasintajn 40 jarojn, la dulandaj rilatoj povas atendi la pli belan estontecon. Li volas kune plani la duflankajn rilatojn kun prezidento Nicolas Maduro kaj kontakti personojn el diversaj rondoj por babili pri la amikeco, akceli kunlaboron, plani disvolvadon kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Dimanĉe en Karako ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun sia venezuela paralelulo Nicolas Maduro. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj pri kune prizorgataj demandoj en amika etoso kaj atingis vastan interkonsenton. Ili decidis altigi la dulandajn rilatojn ĝis la plenampleksa strategia partnereco por ekspansiigi la kunlaboron.

Por disvolvi plu la dulandajn rilatojn Xi Jinping proponis, ke la du landoj kaptu la ĝeneralan situacion kaj fortigu komunikadon, donu atenton al praktikaj rezultoj, ekspansiigu interŝanĝojn, kaj turnu la atenton al la ĝenerala situacio.

Maduro diris, ke Venezuelo kaj Ĉinio havas firman politikan interfidon kaj similajn opiniojn pri multaj gravaj demandoj. Venezuelo aprecas longan historion kaj kulturon de Ĉinio, admiras grandajn atingojn de Ĉinio en konstruado de socialismo kun la ĉina trajto, kaj kredas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon por paco kaj disvolvado de la mondo. Li asertis, ke la venezuela registaro restos fidela al la volo de Hugo Chávez kaj plifortigos la kunlaboron kun Ĉinio laŭ strategia konsidero.

Poste en gazetara konferenco ĉina prezidanto Xi Jinping kaj venezuela prezidento Nicolas Maduro anoncis, ke en la ĵus finita intertrakto, ili unuanime decidis altigi la dulandajn rilatojn ĝis plenampleksa strategia partnereco.

Dimanĉe Michael Bociurkiw, proparolanto de misio de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo al Ukrainio, diris, ke la observantoj de la organizo povas atingi okazejon de la aviadila kraŝo de la flugo MH17.

Bociurkiw diris en gazetara konferenco en Kievo, ke tiutage en la akompano de bone ekipitaj personoj, la observantoj de la organizo atingis la urbon proksiman al okazejo de la kraŝo kaj ĝian fervojstacion, kie haltas kelkaj fridigaj vagonoj ŝarĝitaj per restaĵoj de viktimoj de la aviadila kraŝo.

Sabate usona ŝtatsekretario John Kerry esprinis profundan zorgon pri tio, ke eniro de la observantoj de la organizo estis rifuzita.

Alexander Borodai, ĉefministro de la Donecka Popola Respubliko refutis raportojn pri malpermeso al eniro de la observantoj en la okazejon de la kraŝo, kaj oponiis, ke tiaj raportoj estas parto de inform-militado kontraŭ la popolaj armitaj grupoj en orienta Ukrainio.

Dimanĉe ĝenerala sekretario de UN faris deklaron per sia proparolanto, esprimante maltrankvilon pri atako de sud-sudanaj opoziciuloj al urbo en la ŝtato Supra Nilo.

La deklaro diras, ke armitaj opoziciuloj sub la gvidado de sud-sudana eksa vicprezidento Riek Machar tiutage atakis la urbon Nassir, kaj tio subfosis la regionajn kaj internaciajn klopodojn, kiuj celas rekomenci politikan intertrakton kaj pace solvi la konflikton en Sud-Sudano.

Ban Ki-moon urĝas al Machar tuj haltigi atakojn al Nassir kaj aliaj lokoj kaj vokas al la sud-sudana registaro ne fari kontraŭatakon. Li urĝas ambaŭ flankojn obei internacian humanan leĝon kaj emfazas, ke la opoziciuloj alfrontos seriozajn sekvojn, se ilia agado vundos senkulpajn civilulojn kaj packonservantojn de UN.

Malajzia ministro pri transporto Liow Tiong Lai anoncis dimanĉe en Kievo, ke estas establita internacia teamo de enketo pri incidento de la flugo MH17, kiun konsistigas funkciuloj el Nederlando, Malajzio, Britio kaj Usono.

Li diris, ke la ukraina registaro jam sciigis al la internacia teamo, ke okazejo de la aviadila kraŝo estas tute sub la regado de popolaj armitaj grupoj, tial ĝi ne povas surloke starigi sekuran koridoron por la teamo nek povas certigi la sekurecon de la teamo en la okazejo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Li diris ankaŭ, ke iu raporto diras, ke la okazejo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas sub la regado de kelkaj popolaj armitaj grupoj, kiuj estas gvidataj de neniu estro aŭ komdanda sistemo, kio pliigas la malfacilojn al la enketo. Ĝis nun Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estis la unika internacia organizo, kiu eniris la okazejon kaj mallonge restis tie.

Li emfazis, ke Malajzio postulas, ke ĉiuj gravaj atestoj estu senŝanĝe transdonitaj al la internacia teamo, ĉar iuj mediatoj raportis, ke popolaj armitaj grupoj en orienta Ukrainio jam akiris la nigran skatolon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto