Vizitu Forumon

Intertraktis ĉina kaj venezuela ŝtatestroj

(GMT+08:00) 2014-07-21 15:58:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe en Karako ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun sia venezuela paralelulo Nicolas Maduro. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj pri kune prizorgataj demandoj en amika etoso kaj atingis vastan interkonsenton. Ili decidis altigi la dulandajn rilatojn ĝis la plenampleksa strategia partnereco por ekspansiigi la kunlaboron.

Por disvolvi plu la dulandajn rilatojn Xi Jinping proponis, ke la du landoj kaptu la ĝeneralan situacion kaj fortigu komunikadon, donu atenton al praktikaj rezultoj, ekspansiigu interŝanĝojn, kaj turnu la atenton al la ĝenerala situacio.

Maduro diris, ke Venezuelo kaj Ĉinio havas firman politikan interfidon kaj similajn opiniojn pri multaj gravaj demandoj. Venezuelo aprecas longan historion kaj kulturon de Ĉinio, admiras grandajn atingojn de Ĉinio en konstruado de socialismo kun la ĉina trajto, kaj kredas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon por paco kaj disvolvado de la mondo. Li asertis, ke la venezuela registaro restos fidela al la volo de Hugo Chávez kaj fortigos la kunlaboron kun Ĉinio laŭ strategia konsidero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto