Vizitu Forumon

Tajfuno Rammasun mortigis 46 homojn en suda Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-07-22 19:42:49     Redaktoro:Yu Rongkang

La Ĉina Ministerio de Civilaj Aferoj marde anoncis, ke pro influo de la tajfuno Rammasun aperis ventego kaj pluvego en partaj regionoj en la provincoj Guangdong, Hainan kaj Yunnan, kaj Guangxi-a Zhuang-a Autonoma Regiono, kaj okazis inundo kaj terlavango. Entute 46 homoj mortis kaj 25 perdiĝis.

La katastrofo suferigis 9,966 milionojn da homoj en 144 gubernioj kaj urboj kaj difektis 1 898,7 kilohektarojn de agrikulturaj plantoj. La rekta ekonomia perdo kalkuliĝas al 33,65 miliardoj da juanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto