Vizitu Forumon

Ĉinio gratulas al Joko Widodo kaj Yusuf Kalla

(GMT+08:00) 2014-07-23 14:35:04     Redaktoro:肖恒刚
Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris, ke Ĉinio gratulas al Joko Widodo kaj Yusuf Kalla pro ilia elektiĝo respektive kiel prezidento kaj vicprezidento.

Marde vespere la komitato de prezidenta elektado de Indonezio publikigis rezulton de la elektado. Joko Widodo kaj lia kolego Yusuf Kalla sukcesis en la baloto en la 9a de tiu ĉi monato.

Hong Lei diris, ke Ĉinio ĉiam alte atentas la rilatojn kun Indonezio kaj nun la dulandaj rilatoj estas en la plej bona periodo. Ĉinio volas klopodi kune kun novaj gvidantoj de Indonezio por pli granda disvolviĝo de la plenampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto