Vizitu Forumon

Nigraj skatoloj de malajzia aviadilo atingis Brition

(GMT+08:00) 2014-07-24 10:36:55     Redaktoro:肖恒刚
Merkrede la brita Enketa Branĉo pri Aviadaj Akcidentoj konfirmis, ke la du nigraj skatoloj de la malajzia kraŝinta aviadilo jam estas senditaj de la Sekureca Komitato de Nederlando al ĝia ĉefstabejo. Teamo de internaciaj specialistoj de la branĉo elŝultos, legos kaj analizos donitaĵojn de la skatoloj. Rusio refoje alvokis ambaŭ partiojn de la konflikto en Ukrainio tuj haltigi batalon por plenampleksa enketo pri la aviadila kraŝo.

Ukraina ĉefministro Volodymyr Groysman kaj diplomatiaj senditoj de Nederlando, Malajzio kaj aliaj landoj al Ukrainio okazigis en Harkavo funebran ceremonion por la viktimoj. Groysman diris, ke Ukrainio kiel eble plej frue finos transporton de kadavroj de la viktimoj, kaj ĉiuj kadavroj iros el Ukrainio antaŭ tiu ĉi vendredo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto