Vizitu Forumon

62 homoj mortis en atako kontraŭ eskorto de malliberuloj en Bagdado

(GMT+08:00) 2014-07-24 19:35:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde la iraka polico diris, ke tiutage polica eskorto de malliberuloj estis atakita proksime al Bagdado, kaj mortis almenaŭ 62 homoj, plejparte enprizonigitoj.

Bone informita persono el la iraka polico diris, ke frumatene de tiu tago polica eskorto estis atakita de apudvoja bombo en la urbeto Taji je 20 kilometroj norde de Bagdado, kiam la aŭtoj transportis malliberulojn el prizono de la urbeto al alia loko. Poste aro da armitaj personoj lanĉis atakon al la aŭtovico. Entute 52 malliberuloj kaj dek policanoj mortis, ok malliberuloj kaj sep policanoj vundiĝis. Ĝis nun neniu organizo deklaris respondecon pri la atako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto