Vizitu Forumon

Unu el la ĉefaj reprezentantoj de ĉina ĉefflua ideologio konfuzianismo--Menzio

(GMT+08:00) 2014-07-25 10:13:51     Redaktoro:Xiong Shan

Ankaǔ Menzio (Meng Ke, 372 a.K.—289 a.K.; "zi" estas vorteto esprimanta respekton) estis granda pensulo, politikisto kaj edukisto. Li estis ankaǔ unu el la ĉefaj reprezentantoj de ĉina ĉefflua ideologio – konfuzianismo.

Li naskiĝis en la regneto Zou (sudoriente de la nuna gubernio Zouxian de la provinco Shandong). Laǔ legendo li estis ido de la nobela familio Mengsun en la regno Lu. En la epoko kiam li vivis, almenaǔ 100 skoloj konkure bruis. Li heredis kaj disvolvis la ideologion de la konfuzianisma skolo kaj elmetis kompletan sistemon de pensoj. Tiu sistemo postlasis ekstreme grandan influon kaj li estis respektata kiel 2-a Sanktulo (Konfuzio – la 1-a).

Menzio heredis kaj evoluigis la penson de Konfuzio pri virta regado en doktrinon pri humana politiko, kiu iĝis kerno de lia politika penso. Li aplikis familian rilaton en politiko por mildigi klasan kontraǔdiron kaj antaǔgardi longajn interesojn de la feǔda reganta klaso.

Menzio strikte diferencigis la klasan pozicion de registoj disde tiu de regatoj, opiniante, ke "regas mense okupitaj, dum regatas fizike laborantaj", kaj formulis, imite al sistemo de la dinastio Zhou, kastan sistemon ekde popolano ĝis "ĉiela filo" (monarko, reĝo, suvereno); aliflanke, figuris la rilaton inter la registaro kaj la regataro kiel tiun inter la gepatroj unuflanke kaj gefiloj aliflanke, porpledante, ke la registoj devas, kiel gepatroj, zorgi la popolanojn kiel gefilojn, dum la popolo, kiel idaro, nepre respektu la registojn kaj servu al ili.

Laǔ spertoj kaj lecionoj en la periodo de Militantaj Regnoj, Menzio resumis regulecon de ordo, kaoso, prospero kaj pereo de diversaj regnoj kaj elmetis faman propozicion, sufiĉe demokratian, "La popolo valoras, la ŝtato malpli, la monarko ankoraǔ malpli". Li opiniis, ke tio ekstreme gravas koncerne al prospero aǔ pereo de ŝtato, kiel oni traktu la problemon pri la popolo. Menzio tre alte taksis inklinon de la popolo. Citante multe da historiaj ekzemploj, li ripete eksplikis tiun problemon ŝlosile gravan al gajno aǔ malgajno de regpotenco.

Menzio strikte kombinis etikon kun politiko, emfazante, ke morala kulturado estas radiko de bona politika administrado. Li diris, "La mondo radikas en ŝtato, ŝtato en familio kaj familio en individuo".

Li resumis moralaĵojn en 4 normojn kiuj estas bonkoreco, justeco, etiketeco kaj prudenteco, el kiuj, laǔ li, la antaŭaj du estas la plej gravaj; la stabileco de la feǔdisma ordo kaj unueco de la mondo havos fidindan garantion, se ĉiu membro de la socio bonkore kaj juste traktos diversajn rilatojn inter la homoj.

Por montri originon de la moralaj normoj, Menzio elmetis koncepton pri denaska bonkoreco de homoj. Li opiniis, ke identeco regas en ĉies homeco malgraǔ malsamo de profesioj kaj klasoj.

Siatempe la doktrino de Menzio ne ĝuis subtenon de registoj. Nur post lia forpaso, lia doktrino naskis grandan influon al diversadinastiaj politiko, ideologio, kulturo, moralo kaj tradicio.

Plurfoje Menzio, sin pretendante kiel intelektulo, faris persvadon al princoj kaj nobeloj, por efektivigi sian teorion pri humanisma politiko. Li migris en multajn regnojn, kiaj Wei, Qi, Song, Teng kaj Lu, kiuj tamen siaflanke klopodis potencigi sin kaj grandigi sian armeon por vastigi la teritorion per armita forto, tial la doktrino de Menzio pri humanisma politiko estis rigardata kiel stereotipaĵo kaj li do ne havis ŝancon efektivigi ĝin. Aliflanke, en tiu procezo lia karaktero elstare klariĝis – li malestimis registojn, regpotencon, nobelecon kaj riĉon; li ĉiam sin montris honesta, firma, kuraĝa kaj neniom flatema, kontaktante diversaregnajn estrojn.

Fine li retiris sin kaj gvidis kurson. Li kaj liaj adeptoj kune faris verkadon. Aperis 11 artikoloj. Sed, bedaǔrinde, 4 perdiĝis, posteuloj kunigis la restantajn 7 artikolojn en libron kaj donis al la libro la titolon "Menzio". Oni do povas legi konversaciojn inter Menzio kaj liaj disĉiploj, ankaǔ debatojn kun reprezentantoj de aliaj skoloj. La libro sin karakterizas per tuteca grandiozo malgraǔ la manko de 4 artikoloj, per pleneco de patoso, klareco de rezonado, logikeco de refutado, trafeco de komentado, maliceco de vortoj, en kiuj miksiĝas sarkasmo kaj eĉ insulto. Nun, post jarmiloj, oni povas percepti la pasion, aǔdacon kaj neflekseblon de Menzio kiu, ja granda pensulo, kvazaǔ ankoraǔ vivus. Tial "Menzio", tiom ĉarma, jarmile klasikas ĝuante historian respekton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto