Vizitu Forumon

Interrompiĝis humana batalhalto inter Palestino kaj Israelo

(GMT+08:00) 2014-07-29 11:48:30     Redaktoro:Xiong Shan

Lunde posttagmeze refoje interrompiĝis la humana batalhaltiga interkonsento atingita de Hamas, reganta Gazaon, kaj la israela defenda armeo. En la bombardo de la israela armeo 10 palestinanoj mortis kaj pli ol 40 vundiĝis, kaj la mortintoj plejparte estis infanoj. Tiutage israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke Israelo nepre sin preparas por longperioda batalo kontraŭ Gazao, kaj la batalo estos ĉesigita, nur kiam estos komplete detruitaj la sekretaj tuneloj, kiuj estas uzataj por mortigo de israelaj viciluloj. Li asertis, ke Israelo daŭrigos la operacon laŭ sia juĝo ĝis plenumi la taskon.

Samtage la franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, ke tiutage en telefona interparolo kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, franca prezidento Francois Hollande diris, ke Francio liveros 8 milionojn da eŭroj por helpi la popolanojn en Gazao.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, urĝis Palestinon kaj Israelon tuj senkondiĉe realigi humanan batalhalton en Ramadano. Li refoje alvokis, ke la du flankoj realigu permanentan batalhalton kaj metu fundamenton por komenci ampleksan intertraktadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto