Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 28)

(GMT+08:00) 2014-07-29 16:05:13     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke pluraj landoj partoprenas en enketo pri kraŝo de malajzia pasaĝeraviadilo en Ukrainio; UN urĝas Palestinon kaj Israelon haltigi batalon ekde Ramadano.  Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde daŭras la traktado de sekvoj de kraŝo de la flugo MH17 en orienta Ukrainio kaj diversaj landoj sendis fortojn por helpi la enketon. Samtempe la situacio en orienta Ukrainio pli kaj pli malboniĝas. Rusio kaj Usono alvokis, ke la konflikta regiono en Ukrainio tuj ĉesigu batalon.

Oficejo de malajzia ĉefministro dimanĉe diris en deklaro, ke Alexander Borodai, gvidanto de ribeluloj en orienta Ukrainio, tiutage konsentis eniron de internacia polica teamo en okazejon de la aviadila kraŝo por protekti personojn de internacia enketo.

La deklaro diris, ke laŭ interkonsento atingita inter malajzia ĉefministro Najib Tun Razak kaj la ukrainaj ribeluloj, Borodai dimanĉe konsentis la eniron de internacia polica teamo en la okazejon. Tiutage Najib telefone interparolis respektive kun nederlanda kaj aŭstralia gvidantoj. La tri landoj konsentis kunlabori pri aranĝo de policanoj. Merkrede 68 malajziaj policanoj kiel parto de internacia polica teamo ekiros al la okazejo de la aviadila kraŝo.

La 21an de tiu ĉi monato la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion, urĝante ĉiujn flankojn plene kunlabori kun internacia enketo pri akcidento de la flugo MH17. Nun fortoj el diversaj landoj partoprenas en la enketo. Sed la situacio en orienta Ukrainio senĉese streĉiĝas, kaj daŭras konfliktoj inter ukrainaj registaraj trupoj kaj la ribeluloj en orienta Ukrainio. Tio influas la enketon.

Dimanĉe rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov kaj usona ŝtatsekretario John Kerry telefone diskutis pri la ukraina situacio. Ili opiniis, ke batalo devas esti ĉesigita en la konflikta regiono de Ukrainio. Laŭ raporto de retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lavrov kaj Kerry diris, ke ĉiuj partioj de la konflikto en Ukrainio devas tuj haltigi batalon, obei la dokumenton, kiun atingis Rusio, Usono, Ukrainio kaj Eŭropa Unio la 17an de aprilo en Ĝenevo, kaj komenci la dialogon.

Alĝeriaj amaskomunikiloj dimanĉe raportis, ke la alĝeria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj jam traktis kun Francio pri transporto de kadavroj de la viktimoj de la aviadila akcidento, esperante, ke Francio klarigos koncernajn informojn.

Tiutage la alĝeria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, ke alĝeria eksterlandafera ministro Ramtane Lamamra jam kontaktis sian francan kolegon Laurent Fabius. Alĝerio esperas, ke Francio faros klarigon pri la parolo de franca prezidento Francois Hollande.

Lastsabate Hollande diris post renkontiĝo kun parencoj de francaj viktimoj de la aviadila akcidento, ke kadavroj de ĉiuj viktimoj estos transportitaj al Francio por enketo. Tamen laŭ la religia moro de Alĝerio la mortintoj devas esti enterigitaj en siaj hejmlokoj kiel eble plej frue.

Lunde la Sekureca Konsilio de UN adoptis deklaron de prezidanto, alvokante, ke Palestino kaj Israelo komplete plenumu humanan batalhalton en Gazao ekde Ramadano.

Frumatene laŭ la loka tempo en Nov-Jorko la Sekureca Konsilio de UN okazigis urĝan kunvenon pri Mezoriento. Eugene-Richard Gasana, deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio kaj konstanta delegito de Ruando al UN, laŭtlegis la deklaron, ke la Sekureca Konsilio serioze zorgas pri malboniĝo de la situacio en Gazao kaj vokas al koncernaj flankoj obei la internacian humanan leĝon kaj protekti civilulojn.

Dimanĉe ĝenerala sekretario de Unuĝintaj Nacioj Ban Ki-moon faris deklaron pere de sia proparolanto, urĝante Palestinon kaj Israelon longigi humanan batalhalton je 24 horoj en Gazao.

La deklaro diras, ke Ban Ki-moon urĝas per plej akraj vortoj Palestinon kaj Israelon longigi je 24 horoj la humanan batalhalton. Li rimarkigas, ke la konflikto rezultigis morton kaj vundiĝon de tro multaj homoj kaj grandan detruon kaj emfazas la gravecon de portempa batalhalto de la du flankoj.

Dimanĉe matene Hamas diris, ke ili ne akceptas ian ajn proponon pri batalhalto, se israelaj trupoj restas en Gazao. La israelaj defendaj fortoj faris deklaron en la sama tago, asertante, ke la israela armeo decidis komplete rekomenci la operacon kontraŭ Gazao.

Antaŭ tio Palestino kaj Israelo akceptis la proponon de UN pri 12-hora humana batalhalto de la 8a horo matene de la lasta sabato ĝis la 20a horo de la sama tago. Poste Israelo konsentis longigi la batalhalton je 4 horoj, tamen tion rifuzis Hamas, asertante, ke la humana batalhalto ne povas fini la sep-jaran israelan blokadon de Gazao.

Dimanĉe usona prezidento Barack Obama telefone interparolis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu pri la situacio en Gazao. Li urĝis Palestinon kaj Israelon tuj senkondiĉe realigi humanan batalhalton.

Deklaro de la Blanka Domo diras, ke dum la interparolo Obama reasertis, ke Usono subtenas la proponon de Egiptio pri batalhalto, kaj urĝas du flankojn de la interkonflikto tuj haltigi batalon kaj tiel realigi ĉiaman pacon surbaze de la batalhaltiga interkonsento de la jaro 2012.

Konfliktoj mortigis almenaŭ 36 homojn lastatempe en Benghazi, la dua granda urbo en Libio. Kelkaj okcidentaj landoj urĝas siajn civitanojn iri el Libio.

Vespere de la lasta sabato en Benghazi okazis konflikto inter libiaj specialaj trupoj kaj islamaj militemuloj kaj daŭris ĝis la frumateno de la sekva tago. La Brita Brodkasta Kompanio diris, ke atako de militemuloj al lokaj registaraj trupoj estigis la konflikton, kaj 36 homoj mortis.

En la lastaj du semajnoj militemuloj de malsamaj grupoj batalis inter si por preni regadon de la Internacia Flughaveno de Tripolo, kaj samtempe daŭris konfliktoj inter registaraj trupoj kaj militemuloj. Laŭ donitaĵoj de la libia registaro, la konfliktoj en la lastaj du semajnoj en Benghazi kaj Tripolo rezultigis morton de 150 homoj, plejparte civiluloj.

La streĉita situacio minacas sekurecon de fremdlandaj civitanoj en Libio. La Nacia Novaĵ-Agentejo de Egiptio raportis, ke unu misilo trafis loĝkvartalon de egiptoj dum la batalo inter malsamaj armitaj grupoj lastsabate en Benghazi, kaj 23 egiptoj estis mortigitaj.

La Ŝtata Departemento de Usono anoncis, ke pro kontinua malboniĝo de la situacio, Usono decidis portempe evakui siajn diplomatiajn personojn el Libio.

Lastsabate ĉina ĉefministro Li Keqiang kunsidis kun respondeculoj de iuj nove registritaj firmaoj. Li akcentis, ke la registaro garantios medion de justa konkurenco por novaj firmaoj.

La nombro de nove registritaj firmaoj draste kreskis, post kiam la registaraj organoj komencis redukti administrajn procedurojn. En la unua duono de tiu ĉi jaro en la tuta lando la nombro de nove registritaj firmaoj kalkuliĝis al miliono kaj 680 miloj, je 57% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Oni ŝuldas la rapidan kreskon al redukto de administraj proceduroj kaj al koncerna reformado.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto