Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis foto-ekspozicio Ĉarma Pekino en UK

(GMT+08:00) 2014-07-30 10:29:20     Redaktoro:esperanto

(el  retejo de El Popola Ĉinio, redaktoro Liu Zijia)

La 27an de julio en Bonaero, Argentino, inaŭguriĝis foto-ekspozicio Ĉarma Pekino. En la inaŭguro ĉeestis pli ol cent homoj, inkluzive de Fang Zhenghui, vicdirekto de la Ĉina Internacia Eldoneja Grupo, Jose Antonio Vergara Olavarria, estrarano de UEA, Jorge Enrique Cabrera, prezidanto de la Argentina Esperanto-Ligo, Han Mengtang, kultura konsilanto de la ambasadejo de Ĉinio en Argentino kaj esperantistoj el diversaj landoj.

Fang Zhenghui, vicdirekto de la Ĉina Internacia Eldoneja Grupo, Jose Antonio Vergara Olavarria, estrarano de UEA, Jorge Enrique Cabrera, prezidanto de la Argentina Esperanto-Ligo, Han Mengtang, kultura konsilanto de la ambasadejo de Ĉinio en Argentino, kaj Xiao Junfeng, estro de interligo-sekcio de la Informa Oficejo de la Pekina Municipa Registaro, faris salutparolojn kaj inaŭguris la ekspozicion.

Poste la ĉeestantoj vizitis la ekspozicion. Jorge Enrique Cabrera, prezidanto de la Argentina Esperanto-Ligo, diris, ke Pekino estas tre bela kaj aparte ĉarma, kaj li esperas, ke li havos ŝancon rigardi Ĉinion. Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, diris, ke la rilatoj inter li kaj Esperanto fontas el Pekino, kaj rigardinte la belajn fotojn, li estas skuita de la grandaj ŝanĝiĝoj kaj disvolviĝo en Pekino, kaj deziras denove viziti Pekinon. Multaj esperantistoj petis foliojn por konservado kaj esprimis sian deziron viziti Pekinon.

Ĉinio kaj Argentino longe distancas unu de la alia kaj havas malsamajn kulturojn. Tamen de la jaro 2004, kiam la du landoj establis strategian partnerecon, la duflankaj interrilatoj, precipe la ekonomiaj kaj komercaj interrilatoj impete disvolviĝas. Ĉi-jare estas 10-jariĝo de la strategia partnereco inter la du landoj kaj la 21a datreveno de la internaciaj amikaj urboj de Pekino kaj Bonaero. En la pasintaj 20 jaroj la du urboj havis ampleksajn kunlaborojn kaj komunikadon en ekonomio kaj kulturo. Ankaŭ Bonaero ludis neanstataŭigeblan rolon en internaciigo de Pekino.

La ekspozicio elektis 50 fotojn por tutamplekse montri belajn kulturajn kaj naturajn pejzaĝojn kaj grandajn ŝanĝiĝojn en Pekino kun la celo rekte, figure kaj arte konigi al internaciaj amikoj kaj argentinanoj belan Ĉinion kaj ĉarman Pekinon. La ekspozicio estas okazigita dum la 99a UK por akceli egalan interŝanĝon kaj amikan kunlaboron inter la oriento kaj la okcidento kaj inter malsamaj ŝtatoj kaj malsamaj nacioj pri ideologio, kulturo kaj arto pere de Esperanto kiel aparta platformo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto