Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 31)

(GMT+08:00) 2014-07-31 17:51:38     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio plibonigos servojn al migraj laboristoj; Ban Ki-moon kaj Usono kondamnas atakon al lernejo de UN en Gazao. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis kunvenon de la Ŝtata Konsilio por aranĝi laborojn bonigi servojn al migraj laboristoj kaj orde transloĝigi kamparanojn en urbojn. La ĉeestantoj diskutis pri projekto de Regularo de Nemoveblaĵa Registrado. La kunveno decidis peti opiniojn de la socio pri la projekto, publikigi en konvena tempo donitaĵojn pri senlaboreco de grandaj urboj kaj pli bone servi al migraj laboristoj.

Ĉinio merkrede esprimis "firman oponon" al usona raporto pri la ĉina religia situacio. La Ŝtata Departemento de Usono marde publikigis jaran raporton pri internacia religia libereco, kiu denove enskribis Ĉinion en liston de landoj de aparta zorgo.

"Ni urĝas Usonon forlasi sian politikan antaŭjuĝon kaj ĉesigi intervenon en internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de religio," diris Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

"Ni firme oponas la usonan agon, kiu ignoras faktojn kaj atakas religiajn politikojn de Ĉinio per publikigo de tiaj raportoj," Qin diris.

La registaro protektas la liberecon de siaj civitanoj je religia kredo, li diris, aldonante, ke la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj ĝuas plenan liberecon je religia kredo laŭ leĝoj.

Merkrede okazis plu konflikto inter Palestino kaj Israelo. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Usono kondamnis kanonadon de la israela armeo al lernejo de UN en Gazao.

Palestina funkciulo pri sano en Gazao diris, ke merkrede vespere homplena bazaro en Sheja'eya, orienta Gazao estis trafita de obusoj, mortis almenaŭ 17 palestinanoj kaj vundiĝis pli ol 160. La funkciulo diris, ke la atako okazis je la 18a horo dum la kvar-hora humana batalhalto anoncita de Israelo, kaj pluraj obusoj trafis la homplenan bazaron. Laŭ oficiala statistiko de Palestino, la israela operaco ekde la 8a de julio mortigis pli ol 1 340 palestinanojn kaj vundis pli ol 7 600, kaj ili plejparte estas civiluloj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon merkrede diris, ke li kondamnas la atakon al lernejo de UN en Gazao per plej akraj vortoj, kaj atestoj montras, ke la lernejo estis trafita de obusoj de la israela armeo. La saman tagon ankaŭ la usona registaro kondamnis la atakon, tamen ĝi rifuzis agnoski, ke Israelo lanĉis la atakon. Marie Harf, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, emfazis la gravecon tuj komenci plenampleksan enketon.

La saman tagon Ban Ki-moon publikigis deklaron per sia proparolanto, ke li estas maltrankvila pri stagno de la enketo pri kraŝo de la flugo MH17 pro la intensa batalo en la okazejo.

Ban Ki-moon emfazis, ke internaciaj enketantoj devas serĉi plu kadavrojn de la viktimoj kaj gravajn atestojn, tial ilia laboro devas esti permesita. Ban Ki-moon alvokis ĉiujn flankojn tuj haltigi batalon ĉirkaŭ la okazejo de la aviadila kraŝo por ke la enketantoj eniru en la lokon.

Merkrede gvidantoj de la Grupo 7 publikigis komunan deklaron. Ili minacis, ke se Rusio ne mildigos situacion en Ukrainio, ili grandigos sankciojn kontraŭ ĝi, kaj ĝi pagos pli grandan koston.

Ĉisemajne, Usono kaj Eŭropa Unio komencis novajn sankciojn kontraŭ Rusio. Usono ekspansiigis sankciojn al pli multaj financaj kaj defendaj kompanioj de Rusio. Ĝi interrompis la eksporton de specialaj varoj kaj teknikoj al prienergiaj sektoroj de Rusio. Eŭropa Unio adoptis unupakajn sankciojn kontraŭ Rusio sur la kampoj de financo, defendo kaj petrolo.

Rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke pluaj sankcioj de Usono ne nur komplikos la dulandajn rilatojn, sed ankaŭ havos negativan influon sur la kunlaboron inter la du landoj en internaciaj aferoj. La pluaj sankcioj de EU montris, ke al EU mankas politika volo solvi la ukrainan krizon. Samtempe la ministerio emfazis, ke Rusio venkos ĉiujn malfacilojn sur la ekonomia kampo.

Merkrede la rusa ĵurnalo Vedomosti raportis, ke antaŭ ne longe Rusio subskribis kun Irako interkonsenton pri armila vendo. Ĝi eksportos al Irako armilojn je la sumo de miliardo da usonaj dolaroj.

Por respondi al la ofensivo de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, antaŭ tio Irako jam aĉetis kvin ĉasaviadilojn de la tipo Su-25 el Rusio, kaj nun ĝi intertraktas kun Rusio pri aĉeto de dek ĉasaviadiloj de la tipo Su-27 aŭ Su-30.

Disvastigo de la viruso Ebola lastatempe en Okcident-Afriko vekis grandan atenton de Britio kaj Francio. Merkrede komitato de la brita registaro por respondo al krizo okazigis urĝan kunvenon por diskuti pri urĝaj rimedoj, kiuj estos alprenitaj, se la epidemio aperos en Britio. Francio jam sendis kelkajn specialistajn grupojn al la regiono, kie aperas la epidemio, kaj semajnfine kunvokos plurajn departementojn por taksi riskojn de la epidemio.

Brita ministro pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond prezidis la urĝan kunvenon kun la celo kunordigi agadon de diversaj departementoj de la registaro, fortigi preventon kaj monitoradon kaj diskuti pri kontraŭrimedoj. Hammond diris, ke ankoraŭ neniu brita civitano estas infektita de la malsano, tamen la registaro donas absolutan atenton al traktado de la minaco.

Vincent Floreani, vicproparolanto de la Franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris merkrede en gazetara konferenco, ke de post la grandskala eksplodo de la epidemo en Okcident-Afriko, Francio tenas kunordigon kaj kunlaboron kun la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto