Vizitu Forumon

Ĉambro de Reprezentantoj aprobis proceson kontraŭ Obama

(GMT+08:00) 2014-07-31 14:59:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede la usona Ĉambro de Reprezentantoj voĉdone adoptis per 225 voĉoj kontraŭ 201 la mocion rajtigi John A. Boehner, prezidanton de la Ĉambro procesi kontraŭ prezidento Barack Obama pri misuzo de administra povo.

La mocio rajtigas prezidanton de la Ĉambro procesi kontraŭ Obama aŭ membroj de lia administra teamo pri misuzo de administra povo en efektivigo de la akto pri reformado de sanzorgo, kaj preskribas, ke jurkonsilista oficejo de la Ĉambro de Reprezentantoj povas iniciati la proceson aŭ enmiksiĝi en la proceson, reprezentante la Ĉambron, kaj oni ankaŭ povas dungi jurajn konsilistojn ekster la Ĉambro por la proceso.

Ĉiuj demokrataj membroj kaj kvin respublikaj membroj de la Ĉambro donis negativajn voĉojn al la mocio. Fronte al la kritiko de respublikanoj, Obama faris paroladon, asertante, ke li esperas, ke la Kongreso bone faru sian propran laboron por bonigi la popolan vivon, sed ne procesu kontraŭ li.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto