Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aŭgusto 1)

(GMT+08:00) 2014-08-01 17:46:44     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Jianping bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de aŭgusto. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto emfazas akcelon de konstruado de nacia defendo; Palestino kaj Israelo konsentas pri 72-hora humana batalhalto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Hodiaŭ estas la Armea Tago de la Popola Liberiga Armeo de Ĉinio. Antaŭ nelonge, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj ĉefo de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, iris al Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio por viziti soldatojn kaj reprezentantojn de elstaraj subtenantoj de la armeo. En la nomo de la Centra Komitato de KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono li adresis elkorajn salutojn kaj bondezirojn al membroj de la Popola Liberiga Armeo, armita polico, milico kaj rezerva militservo. Li akcentis, ke fronte al la nova situacio, diversnivelaj komand-unuoj devas serioze plenumi la celon de fortigo de la armeo, forte antaŭenigi konstruadon, reformadon kaj militan preparon de la armeo, fortigi la plenuman kapablon kaj rezolute finplenumi ĉiujn taskojn donitajn de la partio kaj la popolo.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vendrede instrukciis respondeculojn de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj sub la Ŝtata Konsilio kaj de tiu sub la Centra Komitato de KPĈ transdoni al koncernaj departementoj de Tajvano sinceran kondolencon de li kaj de la ĉeftera popolo al parencoj de la viktimoj de gaseksplodo kaj ilian simpation al la vunditoj. Frumatene de tiu tago okazis gaseksplodo pro tralikiĝo en Kaohsiung, Tajvano.

Laŭ informoj, publikigitaj de la fajroestinga departemento de Tajvano en tiu mateno, 24 homoj mortis kaj 271 vundiĝis en la eksplodo. Chen Ju, urbestro de Kaohsiung, diris, ke tio estas la plej serioza petrolkemia akcidento de la lastaj pli ol 10 jaroj.

Homoj el ĉiuj sociaj rondoj kaj etnaj grupoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kondamnis la murdon de mulao fare de ekstremistoj en merkredo.

Jume Tahir, mulao de la ĉina plej granda moskeo Id Kah en la urbo Kashgar, estis mortigita merkrede matene je 2 minutoj antaŭ la 7a horo post prezido de la matena rito. Li 74-jara estis religia gvidanto, kiu ĝuis grandan reputacion inter islamanoj en la tuta lando.

Prezidanto de Xinjiang-a Advokat-Asocio Sang Yun diris, ke teroristoj mortigis religian patrioton, kaj ĉiuj advokatoj en la aŭtonoma regiono estas ege koleraj kaj afliktitaj. La konduto de la murdintoj defiis la fundan linion de la homa civilizacio.

Su Ning, subprofesoro de Xinjiang-a Universitato de Financo kaj Ekonomiko, diris, ke la murdo de prestiĝa saĝa religia ĉefo refoje montris la sangavidan naturon de teroristoj kontraŭ la homaro kaj civilizacio.

Wang Yunhui, funkciulo de la urbo Urumĉio, diris, ke la murdintoj refoje faris blasfemon kontraŭ islamo, "la religio de paco".

"La teroristoj mortigis respektatan maljunulon. Tio estas ago kontraŭ la homaro, kaj mi ege malĝojas," diris Arken Niyaz, funkciulo el la Manĝaĵa kaj Medikamenta Administracio de Kashgar.

La murdintoj estas kruelaj kaj devas esti severe punitaj, ilia ago estas kontraŭ la Korano, kiu instruas nin ne mortigi, diris Tuniyaz, sanitara laboristo de la urbo Kashgar.

La kruela konduto de teroristoj lasis psikologian traŭmaton al homoj de ĉiuj etnaj grupoj. Ni devas domaĝi nian pacan vivon kaj subteni nian socian stabilecon, diris Memet Imi, civitano de Karamay.

Adil Akhil, loĝanto en Urumĉio, forte kondamnis la kontraŭleĝan praktikon de la teroristoj. Li diris ke la senbridaj kaj senkompataj mortigoj ne estos pardonitaj de iu ajn. "Tio, kion ili faris, ne kaŭzis al mi timon, sed fortigis mian kredon batali kontraŭ teroristoj," li diris.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, kaj John Kerry, ŝtata sekretario de Usono, merkrede publikigis komunan deklaron, anoncante, ke Palestino kaj Israelo konsentis efektivigi 72-horan humanan batalhalton, kaj la dulandaj delegacioj iros al Kairo por intertraktado pri longtempa batalhalto.

En la sama tago, Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, voĉlegis la komunan deklaron. La deklaro diras, ke la reprezentanto de UN al Jerusalemo kaj speciala kunordiganto por la paca procezo de Mezoriento, jam akiris la garantion, ke ĉiuj flankoj konsentas efektivigi senkondiĉan humanan batalhalton en Gazao.

La deklaro diras ankaŭ, ke la batalhalto komenciĝos je la 8a horo matene de la 1a de aŭgusto kaj daŭros 72 horojn.

La deklaro mencias, ke invitite de la egipta registaro, delegacioj de Israelo kaj Palestino iros al Kairo, la ĉefurbo de Egiptio, por intertraktado pri longtempa batalhalto.

La konflikto inter Palestino kaj Israelo ekde la 8a de julio mortigis kaj vundis pli ol 9 mil homojn. Ĵaŭde Unuiĝintaj Nacioj diris, ke en Gazao 440 mil homoj fariĝis senhejmaj kaj la humana situacio estas tre kruela.

Laŭ plej freŝa statistiko de Palestino, la israela operaco kontraŭ Gazao mortigis 1 422 homojn kaj vundis 7 800, kaj ili plejparte estas civiluloj. Lastatempe la kanonpafado de la israela armeo rapide kreskigis la nombron de mortintoj kaj vunditoj.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde okazigis urĝan kunvenon pri malboniĝo de la situacio kaj senĉesaj atakoj al rifuĝintejo en Gazao. Valerie Amos, vic-ĝeneral-sekretario de UN pri humanaj aferoj, raportis al la kunveno la situacion en Gazao. Ŝi diris, ke neniu loko estas sekura en Gazao. Ŝi malkaŝis, ke 440 mil homoj, 24% de la gazaa loĝantaro, fariĝis senhejmaj, kaj 240 mil el ili restas en rifuĝintejo de la Oficejo de UN por Helpo kaj Konstrulaboro al Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento.

Ĉi-jare estas la 120a datreveno de eksplodo de la Ĉina-Japana Milito de 1894-1895. Vendrede pli ol 400 en- kaj ekster-landaj personoj kunvenis en la urbo Panjin de Liaoning-provinco por honori la memorojn de la soldatoj kaj oficiroj, kiuj oferis sian vivon en la kampanjo en Tianzhuangtai.

Marte de 1895 la japana armeo kolektis ĉirkaŭ 20 mil soldatojn kaj 91 pafilegojn kaj kaptis la urbeton Tianzhuangtai. Song Qing, 70-jara generalo, estis komisiita en la kriza momento. Sub lia komando ĉinaj soldatoj intense batalis kun la japanaj invadantoj. Tamen la urbeto estis prenita. Mortis ĉirkaŭ 2 000 ĉinaj soldatoj kaj 600 civiluloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto