Vizitu Forumon

Li Shizhen – kompetenta farmakognoziisto

(GMT+08:00) 2014-08-15 15:15:35     Redaktoro:Xiong Shan

Ĉina tradicia medicino havas longegan historion. En tiel longa historio certe emerĝis multegaj kuracistoj kaj farmakognoziistoj, farmaciistoj kaj farmakologoj. Sed ni citu nur 1 ekzemplon! Jen Li Shizhen (1518—1593), naskita en Qizhou (sude de la nuna gubernio Qichun en la provinco Hubei), kiu tiutempe abundis je drogaj herboj. Lia patro estis kuracisto. En sia infaneco, tre interesiĝante pri la naturo, li ofte sekvis la patron sur monton por pluki aǔ fosi drogajn herbojn. Tiam la pozicio de kuracisto en la socio estis tre malalta, pro tio lia patro intencis, ke li diligente lernu por fariĝi oficisto.

En 1531, estante nur 14-jara, Li Shizhen pasigis la 1-agradan ekzamenon. Poste li partoprenis en la 2-agrada, 1 fojon, 2 fojojn, kaj eĉ 3, tamen li neniom sukcesis. Li do heredis la karieron de la patro. Li absorbite studis medicinon unuflanke, faris kuracadon al malriĉuloj aliflanke. Por kolekti popolajn receptojn li ofte vizitis fiŝistojn, lignohakistojn, vilaĝanojn, drogistojn kaj aliprofesiajn homojn. Dume li faris detalan observadon kaj ripetadan eksperimenton, por profunde koni la naturon kaj efikon de diversaj drogoj.

En 1551, Li Shizhen jam estis fama kuracisto. Foje iu el la filoj de la princo Chu trafis akutan malsanon. Kuracite de Li Shizhen, tiu filo rapide resaniĝis. Forte ĝoja, la princo rekomendis Li Shizhen al kortega hospitalo.

Tiama imperiestro kimeris pri eterna vivo, kio influis liajn kuracistojn kiuj do fariĝis superstiĉaj. Sed Li Shizhen, ĉasanta nek gloron nek profiton, konstatis, ke li ne povas efektivigi sian celon savi la popolon en la burokrata institucio en kiu regas peza kaj morteca atmosfero. Treninte tagojn en malpli ol 1 jaro, li eksigis sin kaj revenis al sia naskoloko.

En la procezo de kuracado Li Shizhen rimarkis, ke farmakopeo verkita de antaǔuloj ne estas tute fidinda; iuj klasifikoj ne klaras; cetere, iuj notoj pri medikamentaj apliko kaj efiko ne precizas; tiom pli, tia kodekso eĉ entenas erarojn, superstiĉaĵojn kaj absurdaĵojn. Li konsciis, ke li devas verki novan kodekson, ĉar tio koncernas la homan vivon. En 1552, aĝante 35 jarojn, li komencis la laboron.

Al la verkado kaj kompilado li koncentris la tutan energion. Li tralegis pli ol 800 medicinajn verkojn kaj aliajn librojn. Li faris 3 grandajn reviziadojn. Li eĉ mobilizis la tutan familion, filojn, nepojn kaj ankaǔ disĉiplojn, al korektado, kopiado kaj desegnado. Post preskaŭ 30-jara klopodado, en 1578, fine li plenumis la senmortan monumenton – "Bencao Gangmu" (Droga Kompendio).

La granda libro konsistas el 50 volumoj kun 1 892 specoj de medikamentoj, pli ol 11 000 preskriboj kaj pli ol 1 000 ilustraj bildoj, kiuj figure vidigas kompleksan staton de diversaj drogoj kaj estas facile distingeblaj. Multaflanka estas la merito de la libro. Unue, en la libro Li Shizhen faris novan klasifikadon al diversaj medikamentoj, vegetalaj kaj animalaj, tute science. Nur en la jaro 1741 eǔropaj botanikistoj elmetis similan metodon, je preskaŭ 200 jaroj malpli frue. En la libro la aǔtoro ne nur korektis kaj klarigis multe da antaǔulaj eraroj kaj ambiguaĵoj, sed ankaǔ aldonis nove eltrovitajn drogojn kaj precizigis medikamentajn aplikon kaj efikon. Cetere, li faris kritikon kaj refuton al superstiĉaĵoj kaj absurdaĵoj viditaj en antaǔaj medicinaj libroj. Tiutempe tre furoris alkemio, damaĝanta medicinon. Per materiisma vidpunkto Li Shizhen kondamnis tian pseǔdosciencon.

Unuvorte, la tutan vivon Li Shizhen dediĉis al la ĉina medicino, resumante abundon da oficinalaj spertoj el miloj da jaroj, verkis la majestan libron "Bencao Gangmu" kaj puŝis la antikvan farmakognozion kaj farmakologion de Ĉinio sur kulminon. Tial li fariĝis la plej granda farmakognoziisto en la antikveco de Ĉinio. Poste aperis plurfojaj presoj de lia libro en Japanio. Sekve ĝi aperis ankaǔ en la angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj, eĉ en la latino. En la 17-a jarcento, ĉi tiu libro jam cirkulis tra la tuta mondo kaj fariĝis grava dokumento nepre konsultata de diversalandaj farmakognoziistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto