Vizitu Forumon

Hori Yasuo invitas vin al Esperanto-Sumoo

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:58:21     Redaktoro:Li Lu

Sumoo estas japana tradicia lukto. Dum la sumoado, du sumoistoj rivelas per forto kaj lerteco. Tamen Esperanto-Sumoo lanĉita de sinjoro Hori Yasuo celas kutimigi Esperantistojn legi libron kun ĝojo. Pollanda esperantisto Nata Grochocka Natalia, kiu spertis fojon de Esperanto-sumoo, diris:"Mi estas feliĉa, ke mi partoprenas en la Esperanto-sumoo. Dank` al ĝi mi komencis legi librojn,kiuj longe kuŝis sur mia breto. Partoprenado en la sumoo estas por mi granda plezuro, tial mi volas denove esti luktistino en venontaj sumooj."

Kial la Esperanto-sumoo tiom interesas esperantistojn kaj kial oni enkondukis sumoon por esperantista legado? Dum la 99-a UK antaŭnelonge okazinta en Bonaero de Argentino, mi faris intervujon kun sinjoro Hori Yasuo, enkondukinto de la sumoo. Li parolis pri la origino kaj la daŭro de la projekto Esperanto-sumoo.

"Antaŭ 4 jaroj, mi komencis havi projekton nomatan kiel Esperanto-Sumoon, celante alkutimigo de Esperantistoj pri legado de Esperantaj libroj. En Japanio okazas ĉiujare sesfojoj lukta konkurso nomata Sumoo. Koincide al tiu periodo mi organizas E-sumoon. Dum la periodo oni anticipe decidas kiun libron kaj kiom da paĝoj ili legas por unu tago laŭ sia kapablo, ekzemple en la komenco de la sumoo-periodo se vi sukcesis legi la promesitajn paĝojn en la unua tago, vi povas akiri unu venkon. Tiamaniere vi luktadas ne kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ vi mem."

Hori Yasuo diris, ke kiam li vidis sian vivon rilate al Esperanto, tiutempe li malmulte legis. Kaj same ankaŭ aliaj legis malmulte. Tio estas grava aŭ serioza afero por la Esperanto-movado. La kapablo de esperantistoj ne altiĝas. Do sekve libroj malmulte vendiĝas. Li bedaŭris tion, kaj ekpensis enkonduki sumoo-sistemon en Esperanto.

Fakte, Hori Yasuo ekhavis la ideon legi libron per ia formo sumoo antaŭ 20 jaroj, kiam li estis instruisto. "Sumoo por la ekzemaneto pri la anglaj vortoj" estas projekto lanĉita de mezlerneja instruisto. En Japanio instruistoj ekzamenas lernantojn per 10-demanda ekzameneto pri anglaj vortoj por instigi ilin memori multajn vortojn, sed duono de la lernantoj ne montris multe da intereso pri la ekzemaneto kaj ne preparis sin. La instruisto cerbumis kaj inventis sumoo-n, en kiu lernantoj mem decidis sian celpoentojn, ekzemple tre saĝaj lernantoj decidis 10 poentojn, kaj male malsaĝaj decidis 2 poentojn. Se ili superis aŭ atingis tiujn poentojn, ili venkis. Same nun li enkondukis la sumoon por kuraĝigi la legadon de Esperantaj libroj.

"Kutime en la sumoo partoprenas 150 homoj el pli malpli 20 landoj. Dum unu periodo la tuta paĝaro legita estas preskaŭ dekdu mil. Mi opinias ke tiu sumoa legado multe kontribuas al Esperanto-libra kulturo kaj multe instigas la vendadon de Esperantaj libroj kaj kompreneble estas kontribuo por Esperanto-movado."

Nederlanda leganto Mirtelo, Korine Cheizoo spertis foje sumoon. Li diris, "Mi ĝuis la legadon dum la marta Sumoo! La konkurso estis ekstra instigo por mi ĉiutage legi kelkajn paĝojn en Esperanta libro de mia elekto. Kaj mi atendas tiom da aliaj verkoj. Mi spertis ke ĝi kontribuas al pli profunda scio de la lingvo Esperanto."

Mi mem jam delonge konas la sumoo-legadon, opiniante ke ĝi direktiĝas nur al komencantoj, sed kiam mi estis en aviadilo por la argentina UK, mi renkontiĝis kun sinjoro Rob Moerbeek, la respektinda sinjoro, kiu ĝuas bonan reputacion pri posedo de lingvoscio. Li tuttempe legis libron dum la flugado. Li diris al mi, ke li estas leganta libron titolitan Kiel la homo ekis pensi, verkitan de rusa filozofo, por plenumi la taskon de Esperanto-sumoo. Tio surprizis min.

Ĝis nun jam okazis 28 Esperanto-sumoo-konkursoj. Lastatempe averaĝe 140 homoj el pli ol 25 landoj partoprenis kaj legis entute 12 000 paĝojn. Supozeble en la pasintaj jaroj jam estis legitaj 250 000 paĝoj. Certe tio donis grandan influon al Esperanto-libro-kulturo. Kaj nun, sinjoro Hori Yasuo celas havi 500 partopernantojn. Por tio estu minimume 5 grupoj, kiuj prizorgos po 100 partoprenantojn. Pro tio oni bezonas 25 prizorgantojn.

Karaj aŭskultantoj, ĉu vi estas pretaj por partopreni en la Esperanto-sumoo aŭ estu unu el la prizorgantoj?La venonta konkurso okazos ekde la 7-a ĝis la 21-a de septembro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto