Vizitu Forumon

Ban Ki-moon alvokas protekton de humanaj helpantoj

(GMT+08:00) 2014-08-20 14:05:01     Redaktoro:Shanshan

La 19a de aŭgusto de estis la sesa Monda Humana Tago. En la sama tago, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris parolon alvokante, ke la internacia komunumo protektu la humanajn helpantojn kaj subtenu la tutmondan humanan helpadon.

Ban Ki-moon diris en la parolo, ke en la pasinta jaro pli multaj humanaj helpantoj estis kidnapitaj, vunditaj aŭ mortigitaj ol iam ajn antaŭe. En la lastaj kelkaj semajnoj, dekoj da humanaj helpantoj mortis en Sud-Sudano kaj Gazao. Li montris, ke tiaj atakoj malhelpas tiujn, kiuj bezonas urĝajn helpojn por saviĝo. Ban Ki-moon alvokas al homoj memori la kontribuojn de la humanaj helpantoj, kaj zorgi pri tiuj, kiuj vivas danke al la humanaj helpantoj.

La 19an de aŭgusto la Sekureca Konsilio de UK okazigis kunvenon por diskuti pri protekto de humanaj helpantoj. Wang Min, ĉina konstanta vicdelegito al UN, diris en la kunveno, ke protekti humanajn helpantojn estas neevidebla devo de partioj de konflikto, kaj ĉiuj koncernaj flankoj de armita konflikto havas la respondecon protekti ilin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto