Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Mongolion

(GMT+08:00) 2014-08-21 16:19:23     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Ulanbatoron por ŝtata vizito al Mongolio. Je la 11-a horo laŭ la loka tempo la aviadilo de Xi Jinping atingis Ulanbatoron. En flughaveno li kaj lia edzino Peng Liyuan ricevis varman bonvenigon de la geedzoj de mongola ĉefministro kaj aliaj altranguloj.

La sekvantoj de Xi Jinping inkluzivas lian edzinon Peng Liyuan, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoron de la politik-esplora oficejo de la Centra Komitato Wang Huning, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato kaj direktoron de la Kancelario de la Centra Komitato Li Zhanshu, kaj ŝtatan konsiliston Yang Jiechi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto