Vizitu Forumon

Zu Chongzhi kaj cirkonferenca kvociento

(GMT+08:00) 2014-08-22 15:38:07     Redaktoro:Xiong Shan

Kalkulado de la cirkonferenca kvociento estas tre grava tamen malfacila. En la antikveco de Ĉinio multaj matematikistoj klopodadis por ĝi. En la 5-a jarcento de nia erao, Zu Chongzhi faris grandan impeton ĉi-flanke.

Zu Chongzhi (429—500) estis granda matematikisto kaj astronomo. De generacio al generacio, lia familio faradis esploradon pri astronomio kaj almanako, dank' al tio jam infanece Zu Chongzhi tuŝis matematikon kaj astronomion. En la jaro 464, aĝante 35 jarojn, li komencis kalkuladon de pi.

Antikvaj ĉinoj ekkonis el praktikado, ke perimetro estas almenaǔ 3-oblo de diametro. Tamen kiom precize? Estiĝis diversaj opinioj. En la jaro 263, matematikisto Liu Hui atingis "3,1416" post grandega penado per sekcado de cirklo – sufiĉe scienca metodo. Surbaze de tio, Zu Chongzhi faris permanentan studadon kaj ripetadan kalkuladon kaj fine trovis la cirkonferencan kvocienton inter 3,1415926 kaj 3,1415927 kaj atingis aproksimanton de pi en frakcia formo. Estas jam ne esploreble, kiamaniere li akiris tiun rezulton. Certe ne laǔ la sekca metodo de Liu Hui, ĉar, se li tion farus, li devus aperigi pli ol 16 000 poligonojn en 1 cirklo. Ho, kiom da tempo kaj peno!

Post 1 000 jaroj alilandaj matematikistoj atingis la kvocienton donitan de Zu Chongzhi. Memore al li, iuj alilandaj matematik-historiistoj proponis, ke "pi" estu nomata "Zu-kvociento" aǔ "Zu-pi". Fakte la granda sukceso de Zu Chongzhi vidiĝis ne sole en la cirkonferenca kvociento. Per lerta metodo li solvis, kune kun sia filo, operacion de volumeno de sfero. La principo, kiun ili siatempe aplikis, estas nomata en la Okcidento kiel "kavalierio" pro tio, ke post pli ol 1 000 jaroj itala matematikisto Cavalieri eltrovis ĝin. Memore al la granda kontribuo de Zu Chongzhi kaj lia filo, oni nomas ĝin ankaǔ Zu-principo.

Fakte la atingo de Zu Chongzhi estis nur parto de la matematikaj sukcesoj en la antikveco de Ĉinio kiu, antaǔ la 14-a jarcento, ĉiam estis unu el la matematike plej evoluintaj landoj en la mondo. Ekzemple, la teoremo Pitagoro (elmetita de Pythagoras, ĉ. 580 a.K.—ĉ. 500 a.K.) estas nomita en Ĉinio kiel "Gougu" (gou—la pli mallonga el la 2 ĉeortaj lateroj de orta triangulo) pro tio, ke tiel ĝi estas klarigita en matematika libro titolita "Zhoubi Suanjing" (Libro pri Kalkulado laǔ Ombromezurila Procedo" kaj verkita en la 2-a jarcento antaǔ nia erao. En alia grava matematika libro, verkita en la 1-a jarcento kaj titolita "Naǔĉapitra Aritmetiko" oni povas legi monde la plej fruan notadon pri adicio kaj subtraho de pozitiva kaj negativa nombroj. En la 13-a jarcento, Ĉinio jam havis solvon de dekaekvacio, sed nur en la 16-a jarcento Eǔropo trovis la solvon de la kuba ekvacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto