Vizitu Forumon

Intertraktis ŝtatestroj de Ĉinio kaj Mongolio

(GMT+08:00) 2014-08-22 11:40:25     Redaktoro:Shanshan

La 21an de aŭgusto en Ulanbatoro, Mongolio, ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun mongola prezidento Tsakhya Elbegdorg. Ili kune retrorgardis disvolviĝon de la dulandaj rilatoj, difinis interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj, atingis serion da gravaj komunaj konsentoj, unuanime decidis altigi la dulandajn rilatojn ĝis la plenampleksa strategia partnereco, daŭrigi bonnajbarecon, amikecon, reciprokan helpon, fidon kaj profundan kunlaboron, kaj aldoni novan ĉapitron al la historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio.

Dum la intertrakto Tsakhya Elbegdorg diris, "Ĉi-jare estas la 65a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Do la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Mongolio havas gravan historian signifon. Prezidanto Xi Jinping estas nia plej honora gasto kaj la mongola popolo tre ĝojas pro lia vizito. Mi zorgeme legis la artikolon de prezidanto Xi Jinping, publikigitan de mongolaj mediatoj, kaj tute konsentas pri liaj opinioj pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Kaj mi kredas, ke la vizito de prezidanto Xi Jinping certe akirigos al la dulandaj kunlaboroj pli riĉajn fruktojn kaj altigos la dulandajn rilatojn al nova nivelo."

Xi Jinping diris, ke en la pasintaj 65 jaroj post establo de la diplomatiaj rilatoj de Ĉinio kaj Mongolio, amikeco kaj kunlaboro ĉiam estis la ĉeffluo de la dulandaj rilatoj. Ĉi-foje la decido de la du flankoj pri altigo de la dulandaj rilatoj ĝis plenampleksa strategia partnereco havas gravan strategian signifon kaj konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj. La du flankoj devas plenumi jenajn laborojn: unue fortigi kunlaboron pri politika sekureco; due, ĉiu-flanke intensigi pragmatajn kunlaborojn; trie, vigligi interhomajn interŝanĝojn; kaj kvare, akceli internaciajn kaj multflankajn kunlaborojn.

Post la intertrakto la du ŝtatestroj subskribis Komunan Deklaracion de la Ĉina Popola Respubliko kaj Mongolio pri Establo kaj Disvolvado de Plenampleksa Strategia Partnereco, kaj kune atestis subskribon de pluraj dokumentoj de kunlaboroj pri diplomatio, ekonomio kaj komerco, transita transportado, minerala industrio, konstruado de bazaj instalaĵoj, financo, kulturo, loĝeja konstruado kaj aliaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto