Vizitu Forumon

Mao Sui Sin Rekomendas

(GMT+08:00) 2014-08-27 17:00:50     Redaktoro:Pluveta

Estas proverbo, ke "oro ĉie brilas". En Ĉinio estas idiomaĵo: Mao Sui sin rekomendas, kio parolas preskaŭ pri la sama afero.

En la ĉina antikva periodo de Militantaj Regnoj, la ĉefurbo Handan de la regno Zhao, ĉirkaŭata de la armeo de la potenca regno Qin, estis en danĝero.

Por savi Handan el pereo, la regno-estro de Zhao deziris koalicii kun alia regiona potenco, la regno Chu, por kune batali kontraŭ la regno Qin. Li do sendis Princon Pingyuan al la regno Chu por persvado.

Princo Pingyuan do planis elekti 20 kuraĝajn kaj sagacajn el la miloj da gastoj loĝantaj en lia domo. Tamen li sukcesis elekti nur 19. Ĝuste tiam iu gasto sin rekomendis. Li estis ĝuste Mao Sui.

Princo Pingyuan rigardis Mao Sui de supre malsupren kaj demandis: "Kiu vi estas? Por kio vi venas al mi?"

Mao Sui respondis: "Mi nomiĝas Mao Sui. Mi aŭdis, ke vi iros al la regno Chu por persvadi ĝin savi Handan. Mi volonte iros kune kun vi."

Princo Pingyuan demandis: "Kiom longe vi jam restas en mia hejmo?"

"Jam tri jarojn," respondis Mao Sui.

Princo Pingyuan diris: "Tri jaroj ne estas mallonga tempo. Se iu havus specialan talenton, li jam tion montrus, kvazaŭ aleno, kiam en sako, trapikus. Sed vi jam loĝas en mia domo dum tri jaroj kaj mi neniam aŭdis pri via talenteco. Ĉi-foje mi iros al la regno Chu, surŝultrigante gravan taskon de savo de la patrolando. Tial nur kompetentaj homoj iros kune kun mi. Vi restu en la domo!"

La vortoj de Princo Pingyuan estis tute sinceraj, tamen Mao Sui respondis kun plena memfido: "Vi neprave diris. Ne estas tiel, ke mi ne havas talenton, sed vi neniam metis min en sakon. Se mi estus en sako, mia talento jam montriĝus kiel aleno."

El lia parolo Princo Pingyuan konstatis, ke Mao Sui kvazaŭ vere havas talenton. Li do akceptis lian sinrekomendon kaj permesis al Mao Sui aliĝi al la 20-persona delegacio, kiu ekiris al la regno Chu. Atinginte la regnon Chu, Princo Pingyuan faris intertraktadon kun la regno-estro de Chu. Li detale eksplikis la necesecon pri koalicio de la du regnoj por kune batali kontraŭ la regno Qin, postulante, ke la regno-estro de Chu kiel eble plej rapide sendu armeon por savi Handan el pereo. Tamen la regno-estro de Chu silentis. La intertraktado iris de frumateno ĝis tagmezo, senrezulte. Atendante ekstere, la 20 sekvantoj de Princo Pingyuan malpacienciĝis.

Ĉar ĉi-foje Mao Sui sin rekomendis por veni al la regno Chu, la aliaj 19 sekvantoj malestimis lin, pensante, ke Mao Sui iom fanfaronis. Tiam ili volis vidi, kian talenton posedas Mao Sui, ili do instigis:

"S-ro Mao, la intertraktado ne havas rezulton. Kial vi ne eniru por demandi, kio okazis?"

Mao Sui tuj konsentis eniri. Li firme premis la glavon kaj venis antaŭ la regno-estron de Chu, dirante:

"Via Reĝa Moŝto, la koalicio de la regnoj Chu kaj Zhao por kune batali kontraŭ la regno Qin estas tute necesa. Oni povus fari la interkonsenton per unu aŭ du frazoj. Kial la interkonsiliĝado iranta de mateno ĝis nun ankoraŭ ne havas rezulton?"

La apero de Mao Sui kaj precipe lia riproĉo malĝojigis la regno-estron de Chu. Li ignoris Mao Sui, sed indigne turnis sin al Princo Pingyuan:

"Kiu li estas?"

"Li estas mia sekvanto," respondis Princo Pingyuan.

La regno-estro de Chu indignis kaj, returninte sin al Mao Sui, diris,

"Mi interkonsiliĝas kun via mastro pri la afero. Kiu vi estas, ke vi aŭdacas alparoli min?"

La vortoj de la regno-estro de Chu kolerigis Mao Sui, kiu elingigis la glavon, faris du paŝojn al la regno-estro de Chu kaj kriis:

"Via estimata Reĝa Moŝto, vi skoldis min, ĉu ne pro tio, ke via regno Chu estas potenca? Ĉu ne pro tio, ke nun ĉirkaŭ ni staras multaj viaj gardistoj? Tamen nun mi diru al vi, ke en tiuj ĉi 10 paŝoj via vivo estas en miaj manoj. Viaj potenca regno kaj kuraĝaj soldatoj jam ne povas vin savi. Por kio do vi kriaĉu?"

Aŭdinte la vortojn de Mao Sui, la regno-estro de Chu, timigite, ŝvitegis kaj silentis.

Mao Sui daŭrigis: "La regno Chu estas potenca, ĝi do rajtas fariĝi la ĉefo de la mondo. Tamen vi ĝisoste timas la regnon Qin. La regno Qin plurfoje agresis vian regnon kaj okupis grandan areon da tero via. Kia malhonorigo tio estas por vi! Pensante pri tio, ankaŭ ni homoj el la regno Zhao hontas pro vi. Nun ni venas por koalicii kun via regno por kune batali kontraŭ la regno Qin. Tio ne nur savos Handan, sed ankaŭ venĝos vin. Sed vi estas tiom timema. Kia regno-estro vi estas? Ĉu vi ne sentas honton?"

La regno-estro de Chu efektive hontis kaj ne sciis, kion respondi

Kaj Mao Sui diris plu: "Via estimata Reĝa Moŝto, ĉu vi volonte koalicios kun ni por kune batali kontraŭ la regno Qin?"

"Volonte, volonte!" la regno-estro de Chu tuj konsentis.

Tiel la du regnoj Chu kaj Zhao subskribis la koalician interkonsenton. Princo Pingyuan kaj liaj sekvantoj rapide revenis al Handan kaj vidis la regno-estron de Zhao. Princo Pingyuan diris:

"Nia ĉi-foja vojaĝo al la regno Chu estis sukcesa, danke al la lango de s-ro Mao Sui. Vere li estas pli forta ol miliono da soldatoj!"

Baldaŭ la nomo de Mao Sui famiĝis en Handan, ĉefurbo de la regno Zhao.

Kaj nun la idiomaĵo "Mao Sui sin rekomendas" uziĝas en tia situacio, ke talentulo kuraĝas sin rekomendi al aliaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto