Vizitu Forumon

Qujiang—nova kultura vidindejo de Xi`an

(GMT+08:00) 2014-08-28 15:44:28     Redaktoro:Li Lu

Qujiang, troviĝanta en la sudorienta parto de la urbo Xi`an en la provinco Shaanxi, estis sidejo de imperiestra ĝardeno en Tang-dinastio (618~907) , plej granda vidindejo de la imperio en urbo Chang`an (nuna Xi`an). Tamen sekvante la urban damaĝon en la fino de Tang-dinastio, la ĉarmaj forstumaj konstruaĵoj ruiniĝis, kaj silentis ĉiaj kulturaj agadoj. Hodiaŭ, pli ol mil jarojn poste, en Qujiang, sur la ruino de iama kultura sanktejo de la "spektaklo de prospera Tang", refloras la kulturaj aktivadoj. Mi parolas pri la Qujiang Kultura Vidindejo areanta 1500 muojn.

Qujiang Kultura Vidindejo estas kultura ruina parko malferma al la publiko. Ĝi konsistas el la parko de la ruino Qujiang-rivero, parko de urbmura ruino kaj vidindejo de Dayan-Turo. Urbanoj de Xi`an konsideras ĝin kiel la ĝardenon de sia hejmo. Oni diras, ke se la argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj kaj Huaqing-banejo simbolas la kulturon de Chang`an (nuna Xi`an)――la antikva ĉefurbo de 13 dinastioj, do la Qujiang Kultura Vidindejo estu nova humana signo de nuna Xi`an.

Antaŭ pli ol mil jaroj, Qujiang estis loko plej dinamika en Chang`an, en ĝi are kremis la Chang`an-kulturo. Tamen ekde la 50-aj jaroj pasintjarcente, pro la multiĝo de loĝantoj kaj la longtempa malriparo, la vidindejo estis serioze damaĝita eĉ fariĝis unu el la plej kadukaj lokoj de Xi`an.

En la jaro 2003, sinjoro Duan Xiannian enoficiĝis kiel estro de la Administracio de la Nova Qujiang-Distrikto. Li multe studis la historion de Qujiang kaj eltrovis, ke Qujiang estas loko ne malbona, kie li povos elvolvi sian kapablon.

(1)

"Qujiang estis ĝerdeno de imperiestroj. La nomon Qujiang donis Liŭ Ĉe – imperiestro Vu de la Okcidenta Han-dianstio (206 a.K—24 a.K). El la distriktoj de Xi`an, tiu ĉe la sudorienta parto estas postiĝinta. Sed Dayan-Pagodo kun tre profunda signifo kaj longtempa historio estas portalo de Qujiang. Ĝi estas ankaŭ la restaĵo de Tang-dinastio en la prospero. Ni devas tie ĉi komenci la konstruadon."

Duan Xiannian unue fokusis al la konstruo de norda placo antaŭ la Danyan-Pagodo. Siatempe la Pagodo ĉirkaŭatis de mebla kvartalo, akceptejoj eĉ la kulturata agraro. La qujiang-a administracio investis 500 milionojn da juanoj por konstrui la nordan placon, kiu poste fariĝis la plej granda placo de muzika fontano en Azio.

(2)

"Mi diris, ke Qujiang fakte estas belulino, sed aspektis kiel vilaĝanino. Oni ne scias kiom klera ĝi estas, sen la pakumo. Ni venigis la belulinon al la urbo, beligas ŝin per belaj vestaĵoj kaj bele ŝminkas ŝin. Ŝi do fariĝus brila stelo."

De tio la kultura sanktejo Qujiang renkontas la novan prosperon. Poste, la administracio ree investis 1300 milionojn da juanoj por starigi "Lotuso-Parkon de Tang-dinastio", kun la stilo de imperiestra ĝardeno, kiu panorame montras la historion de Tang-dinastio."

La "Lotuso-Parko de Tang-dianstio" estas granda je mil muoj, konstruita laŭ la imperiestra ĝardeno sur la samnoma ruino. Fama arkitekto sinjorino Zhang Jinqiu estas ĉefdezajnisto por la parko. Ŝi rakontis la projektan ideon, kiel diferencigi la historian ruinon de la kultura vidindejo.

(3)

"Nia konstruo esence ne celis ripetiĝon de la ruino, nek rekonstruado sur la ruino. Ne ekzistas la problemo, ĉu la konstruitaĵo similas al la originaĵo. Ni devis fari la modernan ĉefteman parkon. Tial la konstruistoj povis libere imagi sian verkadon."

En la konstruo de la "Lotuso-Parko de Tang-dinastio", oni devas kaj protekti la historian kulturon kaj fari ĝin konforma al la nuntempa estetiko. Duan Nianxian, nuna vicestro de la urbo Xi`an rakontis historieton pri "koloroj".

(4)

"Laŭ la historiaj dokumentoj, en Tang-dinastio, la koloro flava estis ofte uzata, tamen nun, oni preferas ruĝan koloron. Kiu estas nia elekto? Ni trovas nin en dilemo. Apud la Lotuso-Parko estas Jianjia-pavilono (jianjia, fragmito), mi prenis flavan kaj ruĝan kolorojn por ĝiaj kvar kolonoj. La ruĝon, nek tre ardan, nek helan, mi nomas Qujiang-ruĝo."

Qujiang-ruĝo montras la spiriton kaj heredi la antikvan kulturon kaj komuniki la ĉarmon de konstruistoj, kiuj ne limiĝis en simpla restituo. En la Lotuso-Parko la pasintaĵoj lerte kombiniĝas kun la nunaĵoj, ĉiuj konstruaĵoj kaj ĉiuj vidaĵoj diras la mirindajn legendojn. Promenante en la parko, oni troviĝas inter la altaj klasikaj konstruaĵoj blindige ondumaj, kvazaŭ sonĝe revenus Tang-dinastion, trans la tempo kaj spaco.

La grava parto de Qujiang Kultura Vidindejo estas Parko de Qujiang-rivero ankaŭ malferma al la publiko. En printempo, kiam la arboj fariĝas verdaj kaj la akvo ekviglas, ludkuras infanoj sur herbejo kun maljunuloj spektantaj la ĉeval-lignaĵon kaj ŝtonan leonon – la antikvaĵojn ĉe la Qujiang-rivero, oni plenanime ĝuas la liberan tempon en Qujiang.

Kiam venas la aŭtunmeza nokto, Xi`an-urbanoj kuniĝas en sud-lago de Qujiang por ĝui la plenan lunon. Tio jam fariĝis la nova moro de Xi`an por la tradicia festo. Ĉijaran festtagon, urbano sinjoro Liu frue venis al Qujiang-rivero. Ĝui la lunon en aŭtunmezo ĉe la Lotuso-Parko jam fariĝis la kutimo de lia familio por festi la tagon.

(5)

"Mi venis tien ĉi post vespermanĝo, kun la gepatroj kaj infanoj. Antaŭe en Xi`an estis malfacile trovi taŭgan lokon por ĝui la plenan lunon. Ĉie estas domegoj. Nun, vidu, kiel bela estas la parko kun la lago kaj pavilonoj. Haveblas la etoso el la poemoj de Tang-dinastio."

Qujiang Kultura Vidindejo ĉiutage allogas milojn da turistoj kaj urbanoj. Estas oportune fari aĉeton kaj preni manĝon en la vidindejo. 38-jara Zhang Chaomin devenis de Weinan-gubernio de la provinco Shaanxi. En 1998 li venis al Xi`an kaj luprenis butikon en la vidindejo. En lia butiko aĉetablas turimaj memoraĵoj.

(6)

"Post finkonstruiĝo de la vidindejo, mian butikon frekventas vizitantoj dekoblaj ol antaŭe. Pasintjare mi luprenis pliajn 5 butikojn por vendi metiartaĵojn. Komence de la kuranta jaro mi plue luprenis la tri etaĝojn de la domego ĉe la placa oriento. Mi funkciigas restoracion por Shaanxi-manĝaĵoj. La negoco estas profitodona."

Sub la 10-jara klopodado, oni elkovis novan Qujiang. Kun la nova Qujiang, la vivo de Xi`an-anoj plenas de pli da kultureco kaj rafinita gusto. Kun la nova Qujiang, turistoj el aliaj lokoj pli bele kaj profunde impresiĝas pri Xi`an.

Qujiang estas loko kun historio kaj konstante kreas la historion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto